Dimanĉon, 16a julio de julio 2006a

Kun granda malfruo ni alvenis al Arad. Regiona trajno al Timişoara ĵus foriris: ni devis atendi dum unu horo kaj duono. Estis kun ni juna studentino el Timişoara, Irina. Ŝi revenis de internacia seminario en Ljubljana. Mi povis lasi Anne kaj Elisabeth kun ŝi dum mi iris serĉi bankomaton en la urbo. Tiel mi povis aĉeti por ni keksojn, akvon kaj kafon! Irina estas rumana romkatoliko. Tiel mi povis unuafoje uzi la rumanlingvan informilon pri IKUE, por respondi al ŝiaj demandoj.

La trajno de Arad al Timişoara estis la plej malnova kaj malpura kiun mi iam ajn vidis. La kontrolisto estis tre simpatia, ankoraŭ pli kiam li eksciis ke ni estas francoj. Li eĉ proponis al Irina kaj ni instaliĝi en la vagonoj de unua klaso. Sed ni ne kuraĝis ĉion movigi, valizojn, sakojn kaj bebon, por la restanta horo da vojaĝo.

Frumatene, dum la longa atendado en la landlimo mi ekkonsciis ke mi ne havas la adreson de Daniela Perian, nia gastigantino en Timişoara! Nek tiun de la franciskanaj religiulinoj kiuj trovis ŝin por ni! Feliĉe, la patrino de Irina venis preni ŝin en la stacidomo kaj proponis helpi: kvankam ili ne konis la monaĥejon de la Franciskaninoj, ili rapide trovis inter siaj amikoj alian romkatolikon kiu donis ĉiujn indikojn.

Tiel ni finfine renkontis fratinon Jeanan, kun kiu ni jam interŝanĝis kelkajn retmesaĝojn. Kun granda pragmata sinteno, ŝi tuj proponis meti la valizojn en ŝian veturilon kaj regalis nin per freŝa kafo kaj keksoj. Ŝi telefonis al Daniela Perian, kiu tuj venis al la monaĥejo kaj ni povis ĉiuj kune veturi al ŝia hejmo.

HPIM1773
Matene, kun Irina,
en la stacidomo de Arad.


HPIM1774
En la trajno de Arad al Timişoara,
Elizabeth meditas per Dio benu...

Daniela rondiradis en la urbo jam de la 6a matene: ankaŭ ŝi konsciis ke ni ne havas ŝian adreson kaj venis vane al la stacidomo por kapti nin el la anoncita trajno. Nu, ni estis nek en ĝi, nek en la sekvanta... Ŝi vane serĉis nin ankaŭ en la universitato, ĉe Maria Butan kaj aliaj gekongresanoj de OSIEK.

Kia ĝojo, finfine, kunesti ĉe tagmanĝa tablo kaj konatiĝi! Tiu tago, 16a de julio, kvankam dimanĉo estas ankaŭ festo de Nia Sinjorino de Karmela monto. Kaj mia naskiĝtago. Bonaj kialoj por ekmanĝi la belan torton preparitan de Daniela. Ŝi estas tre fajna kaj sentema persono. Ŝi loĝas en la familia domo, kun kiu ŝi vivis kun gepatroj kaj fratino. ĉiuj tri jam mortis. Ambaŭ gepatroj estis muzikistoj, la patro profesoro pri muziko. Ŝi mem pentras. La domo kaj multaj mebloj estas malnovaj.

Ankaŭ ni rakontas pri niaj vojaĝoj kaj gustoj. Ni jam estas amikoj. Tio rememorigis kion diris Jean Vanier dum la kongreso en Mondomigliore: manĝi je la sama tablo farigas nin amikoj; kaj donaco devas konduki al renkonto, renkonto al amikeco, amikeco al fideleco.

Posttagmeze, Daniela kondukas nin al la rendevuo ĉe Hotel Central, kie loĝas la plejmulto da gekongresanoj. Sed, ĉar ili jam foriris al la historia muzeo, tuj apud, ni retrovas ilin en ties salonoj. Tie ni lernas multe pri Dakoj kaj iomete pri Hungaroj. Daniela ekkonatiĝas kun kelkaj esperantistaj rumaninoj.

Timisoara - Bega
Rivero Bega
fluas tra Timişoara




HPIM1789
Elizabeth en la
historia muzeo de Timişoara

Lundon, 17an de julio 2006a

Ĉi matene, mi ne povis aŭdi multon de le prelegoj, ĉar ni iris al la Hotel Central kuŝigi Elizabeth.

Edgar Müller montris ke la nocio 'oriento' povas esti klare difinita geografie, t.e. tektonike. Ĝi ne estas nur relativa.

Bardhyl Selimi prezentis sian landon, Albanio, kiel renkontopunkto de Oriento kaj Okcidento.

Tagmeze, ni piknikis en la ĉambro de geZilahoj. Feliĉe! ĉar estis preskaŭ la sola momento kun ili dum la tuta semajno.

Poste ni reiris al la hejmo de Daniela por ripozi. Ni eliris promeni pli malfrue ol la aliaj sed renkontis ilin ĉe la ortodoksa katedralo.

La meson ni partoprenis, tuj apud, en la preĝejo de la Politeknika lernejo, antaŭe Piarista kolegio. Juna pastro celebris hungare. Pluraj aliaj gekongresanoj envenis dume kaj Jeno sekvis preskaŭ la tutan Liturgion de la Parolo apud ni. Lena konfidis ke ambaŭ ili ĝojis sekvi meson en la hungara tiel celebratan de juna pastro.

Timişoara - Biserica Piariştilor
Ĉefaltaro de la
Piarista preĝejo

Mardon, 18an de julio 2006a

Frumatene, Daniela akompanis min al la stacidomo por kapti Cristian Mocanu el la trajno de Deva. Ni triope taksiumis al ŝia hejmo por interkona matenmanĝo.

Cristian povis partopreni ambaŭ prelegojn: de Toon Witkam pri Vjetnamo kaj de Maria Butan kun juna rumana fotisto pri Nepalo. Toon prezentis kaj faktojn kaj interpretajn sentojn, kio igis lian prezenton ne nur instrua sen pripensiga. La juna fotisto-filmisto parolis iom tro laŭ turistgvida stilo, sed montris belan filmon. Poste ni provis havi diskuton inter ni, interalie pri religi-komparado, sed la senĉesa entrudiĝo de traduko al kaj de la rumana lamigis nian konversacion.

Tagmeze ni grupe, t.e. kun la geLaubacher-oj, la du hungaraj kuzoj Kozsuch, Daniela kaj Cristian, manĝis en studenta rapidrestoracio: tre konvena kaj nur po 7 lei por ĉiu ni havis belan pladon kaj trinkaĵon.

La posttagmezo kun Cristian, en la hejmo de Daniela, estis tre gefrata. Ni parolis france: ankaŭ Cristian tre bone regas tiun lingvon. Ni ankaŭ preĝis kaj kantis kune.

Cristian estas membro de la Emanuel-komunumo. 41 rumanoj jam membras en ĝi: 23 vivas en Rumanio, la aliaj eksterlande. Vivkomunumoj estas nur en Bukareŝto: en Deva, Cristian estas fizike izolita sed komunie ligita danke al modernaj komunikiloj, interreto kaj sms.

De kelkaj jaroj, li fakte distanciĝis de IKUE. Nia peto por traduki ties informilon rumanlingven vekis lin. Ĉu li akceptu fariĝi 'portempan' landan reprezentanton de IKUE? Ĉu li rajtas esti aktiva membro de du societates fidelium, IKUE kaj Emmanuel?

Mi lasas al li etan stokon de IKUE-informiloj, rumanaj kaj hungaraj.

HPIM1896
Daniela Perian kaj Cristian Mocanu

Merkredon, 19an de julio 2006a

Hodiaŭ, mi retrovis la patrolandan ritmon, vekiĝante je 6h15 por partopreni la meson je la 7a. Sur la vojo, laŭ la strato de la 1a de decembro, paŝadis, cent metroj antaŭ mi, la franciskanaj fratinoj. La meson kuncelebris du pastroj, en la rumana. Nur unu aferon mi ne tuj komprenis: inter la 'Kyrie' kaj la taga preĝo, estas intermetita aldona psalmo, legata de la partoprenantoj en la navo.

Krom tio, ĉio estis rekonebla laŭ mia franclingva libreto 'Magnificat': Jesaja pri la Asiriano kiu ignoras ke li estas instrumento de la Sinjoro; Psalmo 93 pri la suferoj de la premata popolo, kiun tamen la Sinjoro ne forgesas; evangelio laŭ Mateo, pri la sekretoj rivelataj al la etuloj (nu, laŭ mi, por parvulis / νηπιοις, la traduko 'etuloj' estas preferinda al tiu en la Londona Biblio: 'infanoj').

Dum la rumanlingva prediko, mi silente legas la mediton proponitan en mia libreto: Klemento de Aleksandrio klarigas ke la 'etuloj' estas fakte la novaj spiritoj, la novaj homoj, kiuj leviĝas je la horizonto de la Nova Interligo. Ili havas la riĉabundon, la junecon kiu ne maljuniĝas.

Post la meso, ni interkonsentas ke fratino Jeana venos veturile preni nin la morgaŭon, ĵaŭde, je 14h.

Ĉimatene, Anne denove promenos kun Daniela dum mi partoprenos la prelegojn. Prof. Pennachietti regalas nin per tre kompleta vortprentrado de la islama pilgrimo al Mekko, kun atenta priskribo de la 'kabba'. Diskuto pri ĉio ĉi daŭras eĉ post la kafo-paŭzo. Lian duan prelegon, pri sistemo de prepozicioj, li devas iom haste elparoli.

Mi iom malfrue atingas la hejmon. Hodiaŭ kuiris Anne: sudaj legomoj kun kokido. Hodiaŭ, estas la naskiĝdato de Daniela. Ni ĝojas kanti al ŝi la belan francan kanton por tiu okazo: Joyeux anniversaire, nos voeux les plus sincères...

Poste ni vizitas la ikonan muzeon, en la ortodoksa katedralo. Krom kelkaj belaj or-fonaj ikonoj, estas pluraj survitraj, interalie unu de Kostantino kaj sankta Helena. Estas ankaŭ 'naivaj' ikonoj, kvazaŭ popularaj, kaj ikonoj kiuj preskaŭ samas al 'okcidentaj' pentraĵoj. Bunta kolekto, do, en kiu nia preĝo ricevas bonan nutraĵon. Mi tutaparte konservas la Triunuon kronantan la Sanktan Virgulinon.

Mi revenas hejmen kun Elizabeth, dum Anne kaj Daniela plu promenas. Mi provas daŭrigi preparon de mia prelego... Necesas ankaŭ fari fotokopiojn de la teksto de Genezo 11, 1-9 (rakonto pri Babel). Multfoje mi petegas helpon de la Sinjoro por tiu prelego! Je 23h30 mi enlitiĝas. Espereble, kun permeso de la Sinjoro, morgaŭ mi dormos unu horon plian anstataŭ partopreni Sanktan Meson.

Timişoara - Bălcescu
Preĝejo de placo Bălcescu:
Salvatorianoj tie celebras
rumane, hungare kaj germane



HPIM1961
Promenado kun Daniela:
Placo de la Unueco



Konstanteno kaj Sankta Helena
Ikono sur vitro:
Konstanteno kaj sankta Helena
kun la Vera Kruco

Ĵaŭdon, 20an de julio 2006a

Mia prelego ŝajne ege plaĉis. Dankon, o Sinjoro! Unue mi klarigis kiel la temo 'Oriento en la Biblio' ekvenis: pristudante komentariojn de Gen 11, 2 "Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis." Poste, mi proponis du partojn: unua pri la vorto 'oriento' en la Biblio, kaj dua pri la 9 versikloj de la rakonto pri Babel.

Venis multaj trafaj demandoj aŭ aldonoj, de Edgar Müller, Eŭgeno de Zilah, Fabrizio Pennachietti k.a. Poste, Bardhyl Selimi varmkore brakumis min, dankante ke mi parolis tiel flue kaj nature esperanton. Post momenta ekmiro, mi respondis ke, verŝajne, helpas la ĉiutaga preĝado en esperanto.

Teksto de Gen 11, 1-9
(la turo de Babel)
en 7 lingvoj

Eugène de Zilah prezentis iamajn kaj nunajn orientalistojn: ĉiuj estas apartaj figuroj, veraj esploristoj kiuj dediĉis la tutan vivon al serĉado, jen trasperta jen studeja. Estas tre interese konstati la diversecon de vojoj inter orientalistoj. Eugène de Zilah ankaŭ pripensigas pri ĉio ĉi skizante sian propran vojon al Hindio.

Tagmeze, ni havas la lastan manĝon kun Daniela. Kvar tagojn ni vivis kune kaj jam niaj ligoj estas fortaj. Baldaŭ venas fratino Jeana veturigi nin al sia religidomo.

Vespere ni longe promenas antaŭ la rumana vespero kaj maltrafas la spektaklon. Tamen ne la bonetosan manĝon, kun brando de Maria Butan.

HPIM2032
Elizabeth dancas
dum la rumana vespero

Vendredon, 21an de julio 2006a

Matene, mi vekiĝis je la 5a kaj duono por partopreni la matenan preĝon kun la fratinoj: Laŭdoj ekde 5h50, sekvataj de Anĝeluso, duonhoro da silenta meditado kaj, fine, tria-hora diservo. Do entute 1 horo en la monaĥeja preĝejo. Ĉi matene, ni estis 7: la 5 religiulinoj, unu energiplena maljunulino membro de la tria ordeno franciskana kaj mi. Ĉiuj psalmoj estis dukoruse elparolataj, ne kantataj.

Poste, ni ekiras por 10minuta paŝado al la paroĥa preĝejo en placo Balcescu por la meso, je la 7a. Ĉi foje, la du pastroj celebras en la hungara.

En la Ĝenerala Asembleo de OSIEK, mi restas mallonge...

Posttagmeze, ĉe la Fratinoj, ni renkontas Robert Lazu, patro de kvin infanoj. Li estis baptita en la rumana ortodoksa Eklezio. Dum la studentaj jaroj, li multe legis el la modernaj ortodoksaj pensuloj: Soloviev, Lossky... Sed, diris li, la plej kohera kaj vereca libro iam ajn legita, estas la Katekismo de la Katolika Eklezio! Tial, post plurjara pripenso, lia edzino kaj li decidis aliĝi al la Romkatolika Eklezio. Ankaŭ la riton li preferas, ĉar ĝi estas pli klara.

Ni vespermanĝas picon kun Eric & Françoise kaj OSIEKaj amikoj: Mantha, Polly, Marc k.a. Mantha partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco. Mi rekomendas al ŝi aparte saluti kelkajn amikojn.

Timişoara - Franciskaninoj
Kapelo de la
Franciskaninoj de Timişoara



HPIM2176
Robert kaj la fratinoj rigardas
Elizabeth, kiu tenas mem sian suĉbotelon.

Sabaton, 22an de julio 2006a

Ni vekiĝis je la 4h30 por finpaki. Post matenmanĝo, je 5h20 du fratinoj kondukis nin al la stacidomo. La trajno startis precize je 6h06.

Mi provis foti la ŝpinrapidan pejzaĝon inter Timişoara kaj Alba Iulia: ebenaĵoj, montoj, ebenaĵoj...

En la apuda kupolo Elisabeth ekhavis amikojn: Lorena kaj Alex vojaĝis kun sia avino kaj tre emis ludi kun ŝi. Ambaŭ estis tre pacaj kaj korpuraj. Vere belegaj infanoj.

Alvene atendis nin fratino Margarete kun kandidatino Mirabella. Vere la Sinjoro estas bona al ni! Ĉie ni renkontas gefratojn.

Vivas tie tri engaĝitaj religiulinoj (Maria, Veronika kaj Margarete), Mirabella, kaj pastro Medek. Nun, portempe helpas du junuloj el Germanio: Ursula kaj Adi.

En la dormoĉambro estas liteto por Elisabeth. Ŝi ekĝojas teni sin je ĝiaj bariloj. En la banĉambro duŝo estas rompita kaj tute ne estas varma akvo. Tagmanĝo estas simpla kaj bona: pastaĵoj kun lentosupo. Ni ĝojas pro tiu volonta malriĉeco.

Rumanio
Pejzaĝo inter Timişoara
kaj Alba Iulia (8h49)


HPIM2241 copie
Elizabeth kun Alex kaj Lorena

Sekvo de nia vojaĝo