5a Internacia Renkontiĝo
de Esperanto-parolantaj familioj

Trier, 27a dec. 2006a - 3a jan. 2007a

174 personoj el 15 diversaj landoj renkontiĝis en Trier, Germanio, ĉirkaŭ Novjaro,
por distriĝi, lerni, konatiĝi, interŝanĝi ideojn kaj opiniojn...



esperanto
deutsch
français

Iaj partoprenantoj venis al Trier unuope, kun sia dorsosako! Aliaj pare, ĉar iliaj infanoj, jam grandaj, partoprenas en alia renkonto: IS, Internacia Seminario. Kaj multaj venis familie.

En NR-5, estis preskaŭ 60 infanoj kaj junuloj inter 1 kaj 16 jaroj. Multaj el ili lernis Esperanton ekde la naskiĝo, inter siaj gepatraj lingvoj. Ili spontane esprimas sin en ĉi tiu lingvo, ĉe manĝotablo, ludante aŭ sur scenejo...


Dum tuta semajno, ĉiuj disdividis siajn talentojn: Yasmin instruis orientan dancarton kaj Bart societajn dancojn; Tamara transdonis al pluraj knabinoj sian lertecon en virinaj manlaboraĵoj kaj Christoph organizis atelieron de manpupoj kaj teatro.



Dumtage, krom atelieroj kaj turismaj promenadoj, gepatroj kaj plenkreskuloj povis ĉeesti prelegojn, interalie pri la temo 'Medio'. Sed oni ankaŭ povis aŭskulti Martin pri historio de la fluto kaj Istvan pri la plej grava beletra evento dum 2006a en Francio: Les Bienveillantes, de Jonathan Littel.


Vespere, partoprenantoj retroviĝis por kultura evento. Ĵomart & Nataŝa, la rusdevena duopo, interpretis sian repertuaron malnovan kaj novan, de nostalgia kanto al rok-kanzono. La nederlanda koruso 'Akordo' kantas seninstrumente repertuaron de la 15a ĝis la 20a jarcento, de Josquin Des Prés ĝis Leonard Bernstein.



Tre atendita momento, zorge preparita, estis la Silvestra vespero. Ĝi komenciĝis per bufedo kaj pluis dancante: de internacia pop-muziko al Viena valso, tra esperantlingva roko kaj grekaj dancoj, la programo estis bunta.


Alia nepra momento en la Esperanto-renkontoj: la Internacia Vespero, dum kiu artistoj profesiaj kaj amatoraj sinsekve prezentas ion, konsistigante kosmopolitan bukedon.


La vespero pluas, familie aŭ interamike, en la 'Knajpo' (de la germana 'Kneipe': trinkejo): konversacioj aŭ sociaj ludoj, kun biero aŭ herboteo...



La asocio EsperantoLand, bazita en Berlino, organizas ĉiujare tiun internacian renkonton de Eo-parolantaj familioj en alia urbo de Germanio. Ĝi ankaŭ proponas similan renkonton somere, dum du semajnoj, proksime de landlimoj inter Germanio, Belgio kaj Francio.

La partopreno en tiaj internaciaj esperantlingvaj renkontoj ne ĉesas kreski de 50 jaroj. Vidu grafikaĵon ĉi-tie.

Pasintjare, la junulargastejo de Trier jam akceptis alian similan renkontiĝon, la Internacia Festivalo esperantlingva (IF), kiu ĉijare okazis en Saarbrücken.

Bruno Masala











Foto-paĝoj de Bruno Masala, kun mallongaj komentoj
Atelieroj     Kelkaj programeroj     Ŝtonfesto     Internacia Vespero     Koncerto de Akordo
Silvestra Vespero     En la Knajpo     Infanoj kaj Familioj     Renkontoj     Portretoj

Fotoj de Christoph Frank kaj Dirk de Weerdt     Fotoj de Amri Wandel     Fotoj de Alejandro Pareja