|
Fordona preĝo
Patro mia, mi fordonas min al Vi, el mi faru kio plaĉas al Vi. Kion ajn Vi faras el mi, mi dankas Vin. Mi estas preta al ĉio, mi akceptas ĉion. Kondiĉe ke Via volo plenumiĝu en mi, en ĉiuj Viaj kreitaĵoj, mi deziras nenion alian, Dio mia. Mi transdonas mian animon en Viajn manojn. Mi donas ĝin al Vi, mia Dio, kun la tuta amo de mia koro, ĉar mi amas Vin kaj, pro amo, mi sentas la neceson doni min, transdoni min al Vi, senmezure, kun senfina konfido, ĉar Vi estas mia Patro. |
Maksimoj de Charles de Foucauld, en revuo Espero Katolika, 1983.11 |
|
Meditoj pri la psalmoj, Psa 1
Doni frukton en sia horo Feliĉa estas la homo kiu (...) pensas pri la Leĝo tage kaj nokte. Li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo » (Psa 1, 1-3). Mia Dio, vi diras al mi ke mi estos feliĉa, feliĉa de la vera feliĉo, feliĉa je la lasta tago..., ke, ja malfortulo kia mi estas, mi estas palmo plantita apud fluantaj akvoj, la fluantaj akvoj de la Dia volo, de la Dia amo, de la graco..., kaj ke mi donos mian frukton en ties tempo. Vi bonvolas konsoli min; mi sentas min senfrukta, mi sentas min sen bonfaroj, mi diras al mi: mi konvertiĝis de dek unu jaroj, kion mi faris? Kiaj estis la faroj de la sanktuloj kaj kiaj estas la miaj? Mi vidas min kun manoj malplenaj de bono. (fonto: http://evangelizo.org/) |
Psalmo 1 1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos. 4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento. 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj. 6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos. |