el disko de Akn, 'Pénitence et Résurrection', direction Aram Kevovpyan
Komencigho de la Nokta Diservo : psalmojarmena.mp3
Psalmo 3, 2-9
Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
Multaj leviĝis kontraŭ mi!
Multaj diradas pri mia animo:
Ne ekzistas por li savo de Dio.
Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.
Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
Ĉe la Eternulo estas la savo;
Super Via popolo estu Via beno.
Psalmo 88, 2-5
Ho Eternulo, Dio de mia savo!
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon;
Klinu Vian orelon al mia ploro.
Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj
Kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon;
Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
Psalmo 103, 21-22
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj,
Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj,
En ĉiuj lokoj de Lia regado.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Psalmo 143, 1-4, 11-12
Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon,
Atentu mian petegon laŭ Via vereco,
Respondu al mi laŭ Via justeco.
Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo,
Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi.
Ĉar malamiko persekutis mian animon,
Premis al la tero mian vivon;
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
Senfortiĝas en mi mia animo,
Konsumiĝas en mi mia koro.
Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi;
Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn
Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo,
Ĉar mi estas Via sklavo.