10a oktobro
|
Tri-preĝo al Sanktega Koro de Jesuo
Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la senlima konfido al Vi, je kiu la koro de sankta Daniele Komboni estis plenigita, kompatu nin. Gloro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen. Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la sinofera animo kaj heroa amo al la kruco, kiuj ardis en la koro de sankta Daniele Komboni, kompatu nin. Gloro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen. Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la senĉesa laboro pri liberigado de premegitaj popoloj, kiu estis realigita de sankta Daniele Komboni, kompatu nin. Gloro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen. Ni Preĝu: Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la meritoj kaj propetado de sankta Daniele Komboni, kiu oferis sian propran vivon por konstrui Vian Regnon, batalante por liberigi la afrikan kontinenton, koncedu al ni koron similan al Via Koro kaj la gracon kiun ni nun al Vi petas ... (peti la gracon). Vi, kiu vivas kaj reĝas eterne. Amen! | Preĝo por la misioj kaj la alvokiĝoj
Ho Patro, Vi, kiu deziras, ke ĉiuj popoloj saviĝu, veku fortan misian impulson en ĉiuj kristanoj, por ke Kristo estu atestata kaj anoncata al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne konas Lin. Per la propetado de sankta Daniele Komboni, subtenu la misiistojn en evangeliza laboro kaj naskigu novajn alvokiĝojn por la misio. Virgulino Maria, Reĝino de la Apostoloj, kiu donis al la mondo la Vorton venantan en karnon, gvidu la homaron de la nova jarmilo al Tiu, Kiu estas la vera lumo, kiu lumas al ĉiu vivanto kaj faras nin Siaj sinoferemaj kunlaborantoj. Per Kristo Nia Sinjoro. Amen. | Preĝo de la komboniana familio
Ho Patro, kiu elmontris en sankta Daniele Komboni admirindan ekzemplon de amo al Vi kaj al la popoloj de Afriko, koncedu al ni, per lia propetado, ke ankaŭ ni estu ŝanĝitaj de la karitato ŝprucanta el la Trapikita Koro de Kristo, Bona Paŝtisto. Faru ke, imitante lian sanktecon kaj misian fervoron, ni oferdedichu nin entute, kiel komunumo de apostoloj, al la regeneriĝo de la plej malriĉaj kaj forlasataj gefratoj, por la laŭdo de Via gloro. Amen. |
© Breviero.org, 2007-07 por la enpaĝigo. Tekstoj disponigitaj de Vitor Luiz Rigoti dos Anjos: http://www.vitorluiz.cjb.net/. Ligo: http://www.comboni.org/