Pensoj de kaj anekdotoj pri
Daniele ComboniDaniele Comboni - Komboniana familioNOVA - Pensoj kaj anekdotoj
|
Vera apostolo neniam retro-iras fronte al obstakloj plej teruraj kaj perfortaj kontraŭaĵoj, sed vojiras per fortikaj piedoj antaŭen al la sennombraj problemoj... (sankta Daniele Comboni al siaj gefiloj misiistoj kaj kunlaborantoj) |
En 1929 en Kartum, Sudano, dum la dioceza proceso pri beateco de Daniele Comboni, ĉeestis multaj atestantoj kiuj konis lin persone. Inter ili, ĉeestis ankaŭ islamanoj kaj eĉ eksa sklav-vendisto. Ĉiuj konsentis: Li estis bona, amis ĉiujn, precipe la malriĉulojn. Li vere estis homo de Dio, sanktulo. La plej belan laŭdon diris Mohamed Yusuf el Ezzi, islama kamparano: Li estis tiel bona kiel la profeto Jesuo |
|
|
Comboni ne permesas sin logi de la naciismoj kiuj sang-banas Eŭropon, sed turnas sian rigardon al horizontoj pli malproksimaj. Lia misiista elekto estas frua kaj obstina. Li rifuzas oficialajn honorojn, sed dialogas kun la potenculoj por realigi siajn projektojn. Li aŭskultas la krion de la plej humilaj de la tero kaj subtenas ilian destinon ĝis la lastaj konsekvencoj. Liaj mortaj restaĵoj, disigitaj de la Sudana brulanta vento, fariĝas parto de tiu tero, kiel li mem ĉiam deziradis: "Afriko aŭ morto". |
En la jarcento kiu naskas koloniismon por nutri la kapitalisman malsategan meĥanismon per perforteco, Comboni rifuzas ĉian ajn perforton kaj elektas la nigrulojn, la malriĉulojn, la plej lastajn, tiujn pri kiuj kelkaj eĉ dubis, ke ili havus animon. Nuntempe, antaŭ abunda apero de rasaj malamoj, etnaj purigadoj, perforto kontraŭ la "malsamulo", oni devas porti la pacan ateston ĝis la fino, ĝis lastaj konsekvencoj. La respondo al la netoleremo povas esti nur la Amo. Ligoj:
La Evangelio de la Afrikanoj,
Misiisto Komboni kaj la bakisto,
|
Daniele Comboni - Komboniana familio - Pensoj kaj anekdotoj
© Breviero.org, 2007-10 por la enpaĝigo. Tekstoj kaj bildo disponigitaj de Vitor Luiz Rigoti dos Anjos: http://www.vitorluiz.cjb.net/. Ligo: http://www.comboni.org/