La preĝo de la koro
La preĝo de Jesuo:
Sinjoro Jesuo kompatu nin! El tiu ĉi preĝo devenas la orienta spiriteco, ĝia sinteno de simpleco vira kaj serioza, de sobreco, de beleco rigora kaj milda.
Tolstoj en siaj infanaĝaj rememoroj prezentas ĝian specon en la belega portreto de la servisto.
La perfekta pento de la koro antaŭ Dio kaj la silenta humileco estas ĝaj karakterizaj trajtoj.
La animo ne serĉas la ekstazan ebriiĝon, sed ĝi havas kvazaŭ ploran nesatigeblon.
Vivante daŭre en la ĉeesto de Dio ĝi vivas en la ĉiama sento de sia malriĉeco, de sia nenio: ĝia preĝo estas profunda, senfina,insista petego por si mem kaj por ĉiuj: eĉ kiam la lipoj silentas, interne la animo nenion alian faras ol ĝemi, per linga, senfina, sed dolĉa ĝemo.
La tuta dureco de la homa orgojlo dispeciĝis, disrompiĝis: la animo vivas la beatecon promesitan al plorantoj: plenon da paco, da simpleco, da humileco kaj mildeco.
(Cristianesimo russo - Rusa Kristanismo)
|