<--Antaua     Fermu la fenestron     Posta-->
DivoBarsotti


27a Decembro 1933

Estas dato kiun Pastro Divo ĉiam rememoros kiel fajra marko de sia vokiĝo; en tiu tago oni celebris la Kvardekhora adorado en San Miniato kaj- dum la laudoj, la vesproj kaj la eŭkaristia adorado- Divo perceptas fortege la ĉeeston de Dio kiu lin vokas al si por ĉiam. Nun li komencas skribi siajn taglibrojn plenajn je priskriboj de la amo al Dio, sed ankaŭ de siaj luktoj kontraŭ la malfortecoj kaj la tentoj kontraŭ la Fido. En tiuj ĉi jaroj oni trovas skribaĵojn kiuj estas skribitaj ne per inko... sed per lia sango mem.
Jen unu el tiuj skribaĵoj kiu esence resumas ĉiujn aliajn:

Ke tiu sango estu sigelo per kiu Vi min konsekris.
Faru min via, ho Dio
Ke mi vivu el Vi, por Vi sola


18a Julio 1937

Li sacerdotiĝas

La lastaj vortoj prinotitaj en lia taglibro antaŭ tiu ĉi okazintaĵo estas:

Ċio finis, mi ne plu scias paroli.
Kial paroli kiam Vi estas proksima?
Kiom bona Vi estas, senfine bona vi estas, ho Jesuo.


19a Aŭgusto 1937

Precize unu monato post sia unua Sankta Meso, la patrino forpasas. La patro forpasos la 24an de novembro en 1945. Al tiu ĉi lasta jaro datiĝas noto de pastro Divo trovita en la malantaŭo de koverto:

Mi ne memoras ĉu paĉjo pasis tra la Purgatorio kaj kiom da tempo li restis tie, tamen mi certas ke li ĉieleniris la saman sabaton de sia forpaso, la 24an de Novembro 1945. Ankaŭ panjo estas en la Paradizo, ŝi eniris tien preskaŭ du monatojn post la forpaso, proksimume la 15an de Oktobro 1937

Posta-->