Les prières de la Vie chrétienne en espéranto


Les prières sont indiquées ici dans leur version reçue et couramment utilisée par les fidèles 

et telles qu'elles sont consignées 

 - soit dans le Missel romain en espéranto approuvé en 1990 par la Congrégation pour le Culte Divin et la Discipline des Sacrements. 

 - soit dans Adoru, livre publié en 2001 avec l'approbation de plusieurs évêques ainsi que du Conseil oecuménique des Eglises.


Sur le Missel romain, voir 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Imprimaturo

Sur Adoru, voir : 

http://b-eichkorn.homepage.t-online.de/adoru.html


Autres sites: 

http://www.ikue.org - site de l'Union internationale des espérantistes catholiques, association de droit pontifical (en italien, en espagnol)

http://www.ikue.org/informiloj-pdf/fr.pdf - feuille d'information sur l'IKUE en français

http://www.breviero.org - nouveau site de prière en espéranto (voir notamment rosaire vivant international)

Fides:   itala   angla



- Les textes habituels de l’Ordinaire de la Messe

(C = célébrant; S = soliste; K: Assemblée)


Confiteor

K: Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj, 

ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto: 

mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo. 

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan, 

ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn 

kaj vin, gefratoj, 

preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.


C: Kompatu nin la ĉiopova Dio,

kaj, pardoninte niajn pekojn,

Li gvidu nin al la eterna vivo.

K: Amen.


OU


C: Kompatu nin, Sinjoro.

K: Ĉar ni pekis kontraŭ Vi.


C: Montru al ni, Sinjoro, Vian indulgon.

K: Kaj donu al ni Vian savon.



Kyrie

C: Sinjoro, kompatu nin.

K: Sinjoro, kompatu nin.


C: Kristo, kompatu nin.

K: Kristo, kompatu nin.


C: Sinjoro, kompatu nin.

K: Sinjoro, kompatu nin.



Gloria in excelsis Deo

Gloro al Dio en la altoj,

kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.

Ni laŭdas Vin.

Ni benas Vin.

Ni adoras Vin.

Ni gloras Vin.

Ni dankas al Vi pro Via granda gloro.

Sinjoro Dio, ĉiela reĝo, Dio Patro ĉiopova.

Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.

Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l’ Patro.

Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.

Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, akceptu nian petegon.

Kiu sidas dekstre de l’ Patro, kompatu nin.

Ĉar Vi sola estas sankta,

Vi sola Sinjoro,

Vi sola Plejaltulo, Jesuo Kristo.

Kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro. Amen.



Credo in unum Deum (Symbole de Nicée-Constantinople)

Mi kredas je unu Dio,

la Patro ĉiopova, 

Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, 

de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, 

ununaskita Filo de Dio,

kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.

Dio el Dio, 

Lumo el Lumo, 

Dio vera el Dio vera,

generita, ne kreita, 

samsubstanca kun la Patro: 

per kiu ĉio estas farita.

Kiu por ni homoj 

kaj por nia savo 

descendis de la ĉieloj.

Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis 

el Maria, la Virgulino, 

kaj fariĝis homo.

Krucumita por ni sub Poncio Pilato, 

Li mortis kaj estis entombigita.

La trian tagon Li resurektis 

laŭ la Skriboj,

ascendis al la ĉielo 

kaj sidas dekstre de la Patro.

Kaj Li revenos kun gloro, 

juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, 

kaj Lia regno estos senfina.

Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, 

kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.

Kiu kun la Patro kaj la Filo 

same estas adorata kaj glorata; 

kiu parolis per la profetoj.

Kaj je unu eklezio: sankta, katolika kaj apostola.

Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.

Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,

kaj la vivon en la estonta mondo.

Amen.



Sanctus

Sankta, sankta, sankta 

estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.


Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.

Hosana en la altoj.


Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.

Hosana en la altoj.



Agnus Dei

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,

kompatu nin.


Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,

kompatu nin.


Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,

donu al ni la pacon.



- Les textes de la prières quotidienne du chrétien


Je crois en Dieu (Symbole des Apôtres)

Mi kredas je Dio, 

la Patro ĉiopova,

la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;


kaj je Jesuo Kristo,

Lia unu-nura Filo, 

nia Sinjoro,

koncipita per la Sankta Spirito,

naskita el Maria la Virgulino,

suferinta sub Poncio Pilato,

krucumita, mortinta kaj entombigita,

sobirinta en la regnon de la morto.

La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,

supren-iris al la ĉielo,

sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,

de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.


Mi kredas je la Sankta Spirito,

la sankta katolika eklezio,

la komuno de la sanktuloj,

la pardono de la pekoj,

la releviĝo de la mortintoj,

kaj la vivo eterna.


Amen.



Confiteor / Je confesse à Dieu (anciennement)

Mi konfesas al Dio ĉiopova, 

al beata Maria ĉiam virga,

al beata Miĥaelo ĉefanĝelo,

al beata Johano, la baptisto,

al la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo,

al ĉiuj sanktuloj, 

kaj al vi, gefratoj, 

ke mi ege pekis per penso, parolo kaj faro:

mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas beatan Marian ĉiam virgan, 

beatan Miĥaelon ĉefanĝelon,

beatan Johanon, la baptisto,

la sanktajn apostolojn Petro kaj Paŭlo,

ĉiujn sanktulojn, kaj vin gefratoj, 

preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.



Pater Noster

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,

sanktigata estu via nomo.

Venu via Regno.

Fariĝu via volo,

kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.


Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ

kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton,

sed liberigu nin de la malbono.


Ĉar Via estas la regno

kaj la potenco

kaj la gloro eterne.


Amen.



Ave Maria

Saluton, Maria, gracoplena,

la Sinjoro estas kun vi.

Benata vi estas inter la virinoj

kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.


Sankta Maria, Dipatrino,

preĝu por ni pekuloj

nun kaj en la horo de nia morto.


Amen.



Gloria Patri

Gloro al la Patro,

kaj al la Filo,

kaj al la Sankta Spirito,


kiel en la komenco,

tiel nun kaj ĉiam,

kaj en eterno. Amen.



Les mystères du Rosaire

Ĝojaj misteroj

- La anonco de la Anĝelo al la Virgulino Maria

- Vizito de Maria al Elizabeto

- La naskiĝo de la Infano Jesuo en Betlehemo

- La Infano Jesuo prezentita ĉe la Templo (prezento de Jesuo)

- Jesuo retrovita en la Templo meze de la instruistoj (retrovo)


Lumaj misteroj

- La Bapto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo en Jordano

- La nupto en Kana

- Jesuo anoncas la Regnon de Dio kaj invitas al konvertiĝo (montprediko)

- La Transfiguriĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo sur Monto Tabor

- La starigo de la Eŭkaristio (lasta vespermanĝo)


Doloraj misteroj

- La preĝado kaj la agonio de Jesuo en la Olivarba ĝardeno

- La kruela skurĝado de Jesuo ĉe la kolono

- Jesuo kronita per tre pikantaj dornoj (dornokrono)

- Dolorplena vojaĝo de Jesuo al Kalvario (krucoportado)

- Krucumo kaj morto de Jesuo sur la kruco


Gloraj misteroj

- Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo el la morto

- Ĉieliro de Nia Sinjoro Jesuo Kristo

- Descendo de la Sankta Spirito sur la Apostolojn kaj Marian en la Vespermanĝejo (sendo de la Sankta Spirito)

- Ĉielenpreno de la Virgulino Maria

- Kronado de la Beata Virgulino Maria Reĝino de la Ĉielo kaj de la Tero



Acte de Contrition (Pent-Esprimo)

Patro, mi pekis kontraŭ Via majesto kaj amo; kontraŭ Via sankta volo; kontraŭ Viaj ordonoj. Pardonu al mi ĉiujn ŝuldojn, kiel ankaŭ mi pardonis al ĉiuj miaj ŝuldantoj. Amen.


OU


Ho Jesuo, mi ekgenuas antaŭ Via sankta kruco kaj mi vidas la suferojn de Viaj sanktaj korpo kaj animo. Miaj pekoj estas la kaŭzo de Via doloro. Tamen mi havas kuraĝon veni al Vi; mi, kiu estas pekulo kaj malŝatinto de Via amo. Mi ja scias, ke Via amo nin serĉas kaj altiras kaj deziras pardoni. Mi ja scias, ke Vi venis por savi ĉiujn pekulojn.

Ho mia Savanto, helpu min, ke mi akiru sinceran penton kaj kor-doloron pro miaj pekoj. Estu mia favor-petanto ĉe Via ĉiela Patro.

Mi petas Vian helpon, por ekkoni miajn pekojn kaj por konfesi ilin laŭvere, kun firma decido ilin eviti. Pro Via altvalora sango, kiu elfluis ankaŭ por mi, estu indulga kaj plene kompatema. Amen.



Acte de Foi, d’Espérance, de Charité

Foi (Kredo)

Firme mi kredas al Vi, ho Dio viva, ho Triunuo vera. Mi kredas je ĉio, kion Vi revelaciis pere de Jesuo Kristo, kaj kion la sankta eklezio instruas.

La kredon mi volas ne nur anime konservi en mi, sed ankaŭ porti al la aliaj.

Dio, plikuraĝigu mian kredon. Amen.


Espérance (Espero)

Senlime bona Dio, pro la meritoj de Jesuo Kristo mi esperas ricevi de Vi la eternan feliĉon kaj ĉiujn gracojn, kiujn mi por tio bezonas.

Ĉi tion mi esperas kun firma konfido, ĉar Vi ĝin promesis, Vi, kiu estas ĉiopova, senfine bona kaj fidela je la promesoj.

Dio, plifortigu mian esperon. Amen.


Charité (Amo)

Dio de la amo, mi amas Vin super ĉio el mia tuta koro, ĉar Vi estas senlime aminda.

Pro la amo al Vi mi ankaŭ amas ĉiujn homojn kiel min mem.

Dio, pliardigu mian amon. Amen.



Le Memorare (Souvenez-vous) de Saint Bernard

Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke vi forlasis tiun, kiu serĉis vian protekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon. De tiu fido kuraĝigita, mi kuras al vi, ho Virgulino de virgulinoj kaj Patrino, mi venas al vi, mi ĝemanta pekulo staras antaŭ vi. Ho Patrino de la Vorto, bonvolu ne malŝati miajn vortojn, sed aŭdu ilin favore kaj elaŭdu. Amen.



La prière traditionnelle à Saint Michel
Sankta Miĥaelo, ĉefanĝelo, defendu nin en la batalo. Kontraŭ la malicaj insidoj de l' diablo estu gardanto. Dio ordonu al li, ni humile petegas. Kaj vi, Princo de l' ĉiela armeo, Satanon kaj la aliajn malbonajn spiritojn, kiuj travagas la mondon por pereigi animojn, per la forto de Dio forpelu en la inferon. Amen.



- Certaines prières traditionnelles en latin attachées à la Dévotion Eucharistique, à la Dévotion Mariale


Te Deum

Vin, Dio, ni laŭdas. 

Vin ni konfesas Sinjoro.

Vin, la Patron eternan, 

adoras la tuta tero. 


Al Vi ĉiuj Anĝeloj, 

al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj, 

al Vi Keruboj kaj Serafoj 

per voĉo senĉesa proklamas: 

Sankta, sankta, sankta 

Sinjoro, Dio de Legiaroj. 

Plenas ĉieloj kaj tero 

de l’ majesto de Via gloro. 


Vin la glora ĥoro de l’ apostoloj, 

Vin de l’ profetoj laŭdinda aro, 

Vin laŭdas de l’ martiroj brilanta armeo. 


Vin tra la tuta terglobo 

konfesas la sankta eklezio: 

Vin, la Patron de senfina majesto, 

adorindan Vian veran kaj unikan Filon, 

kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.


Vi reĝo de l’ gloro, Kristo. 

Vi de l’ Patro estas la Filo eterna. 

Prenonte sur Vin, liberigi la homon, 

Vi humile elektis la sinon de l’ Virgulino. 


Vi, venkinte la sagon de l’ morto, 

malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan. 

Vi dekstre de Dio sidas 

en la gloro de l’ Patro. 


Kiel juĝisto laŭkrede Vi venos. 


Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj, 

kiujn Vi savis per sango valorega; 

ke estu ni 

kun Viaj sanktuloj en eterna glor’ nombrataj.


Sanigu Vian popolon, Sinjoro, 

kaj benu bonvole heredon Vian. 

Kaj regu ilin, 

kaj edifu ilin ĝis en eterneco. 


Tagon post tago ni Vin gloradas. 

Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne 

kaj de jarcentoj al jarcentoj. 


Bonvolu, Sinjoro, en tiu ĉi tago 

sen iu peko nin gardi. 

Kompatu nin, Sinjoro, 

volu nin kompati. 


Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni, 

samkiel ni en Vi esperis. 

En Vi, Sinjoro, mi esperis: 

pereos mi eterne.



Veni Creator

1. Venu, Kreanto, Di-Spirit’,

hejmiĝu al fidela kor’;

al ĉiu Via viv-kreit’

abundon donu da favor’.


2. Nomiĝas Vi la Paraklet’,

donaco de la Plejaltul’,

spirita unkto, fajr-impet’,

viviga fonto, amo-brul’.


3. Sepopa Vi trezor’ de grac’,

Vi fingro de la Dia man’;

gloregas buŝo kun aŭdac’

la Patron pro la savo-plan’.


4. Bruligu lumon en l’ anim’,

penetru korojn per la am’,

kaj nian korpon en deprim’

firmigu Vi per virto-flam’.


5. Repelu regon de l’ malbon’,

donacu pacon plu sen ĉes’;

kaj dum nin gvidos Via spron’,

nin lasos kulpo kaj opres’.


6. Vidigu Patron laŭ la dir’,

per Vi koniĝu Lia Fil’,

je Vi, la el-ambaŭa spir’,

ni ĉiam kredu en humil’.


7. Glorata estu Patro Di’,

la Fil’, vekita el la mort’,

kaj Vi, Spirit’, en harmoni’,

ĝis mondo-fin’ konsola fort’.


Amen. (Haleluja.)



Veni Sancte Spiritus

1. Venu, ho Spirito Dia,

kaj de Via lum’ radia

sendu brilon el ĉiel’.

Patro de l’ mizeraj, venu,

per donacoj homojn benu,

venu, kor-heliga stel’.


2. Konsolanto Vi elstara,

kor-amiko Vi plej kara,

refreŝigo por l’ anim’.

En penado Vi kvieto,

milda spiro en impeto,

kuraĝigo en la tim’.


3. Lumo je beat’ abunda,

dronu Vi ĝis la profunda

kerno de l’ fidela kor’.

Sen la saĝa rego Via

estas homa virt’ nenia,

vana nur kaj sen valor’.


4. Ĉian malpuraĵon lavu,

ĉion sekan akve savu,

sanon donu al vundit’.

Fleksu Vi la kor-rigidon,

plivarmigu Vi la fridon,

ŝirmu kontraŭ voj-deglit’.


5. Donu al la Di-popolo,

Vin fidanta pro parolo,

la sepopon de la grac’.

Donu al la virt’ valoron,

donu post la morto gloron,

ĝojon en eterna pac’.



O Salutaris Hostia

1. Ho savo-dona Di-hosti’,

gvidanta al ĉiela pord’!

Teruraj luktoj premas nin.

Alvenu Via helpa fort’!


2. Al triunua Di-Sinjor’,

senfina estu glora kant’,

ĉar vivon donas Lia kor’

en la ĉiela patro-land’.


Amen. (Haleluja.)



Ave verum

Saluton, vera korpo naskita de Maria Virgulino;

Vere suferinta, oferdonita sur la kruco por la homoj.

Vi, el kies flanko trapikita elfluis akvo kaj sango, 

Estu por ni manĝo refortiga en la mort-angor'.

O Jesu' milda !

O Jesu' pia !

O Jesu', fil' de Maria.


Adoro Te

1. Adoras mi devote Vin, kaŝita Di’.

Vi sub tiuj signoj vere estas ĉi.

Jen al Vi submetas mia koro sin.

Mi, Vin kontemplante, povra sentas min.


2. Vid’, gustum’ kaj tuŝo trompas sin en Vi.

Nur aŭdad’ kaj kredo montras Vin al mi.

Kion ajn Vi diris, kredas mi kun fort’,

ĉar neni’ egalas Vin, vereca Vort’.


3. Sur la kruc’ kaŝiĝis Via Dia ec’.

Tie ĉi latentas ankaŭ la homec’.

Ambaŭ mi konfesas en la sakrament’,

petas, kion petis la latron’ kun pent’.


4. Kvankam ne vidante Viajn vundojn ĉi,

kun Tomas’ mi vokas: Ho Sinjor’ kaj Di’.

Iĝu pli profunda tiu kred-proklam’,

kresku la espero, fruktu mia am’.


5. Memoriga signo de l’ surkruca mort’!

Pano, regalanta min per vivo-fort’!

Viva Vi nutraĵo estu de l’ anim’,

ke en Vi dolĉecon spertu ĝi sen lim’.


6. Pia pelikano, ho Jesu’ Sinjor’!

Via sango igu pura min de l’ psor’.

Povas unu guto for de l’ tuta ter’

lavi ĉiujn krimojn, savi de l’ infer’.


7. Nun, Jesu’, mi vidas nur vuale Vin.

Tion mi soifas, ke je mia fin’

povu Vin rigardi klare mia kor’,

esti feliĉega, Di’, en Via glor’.



Tantum Ergo

1. Riverence ni kliniĝu

antaŭ tiu sakrament’.

Jen Jesu’, manao vera

de la nova testament’.

Manke nin informas vido,

fido estu suplement’.


2. Estu gloro kaj adoro,

laŭdo, beno kaj jubil’

al la sankta Triunuo:

al la Patro, al la Fil’,

al la Sankta Di-Spirito:

unu lum’, triopa bril’.


C: Panon ĉielan Vi donis al ili, (Haleluja.)

K: kiu enhavas ĉion bongustan. (Haleluja.)


C: Ni preĝu. – Sinjoro Jesuo Kristo, en ĉi tiu mirinda sakramento Vi transdonis al ni memoraĵon de Viaj sufero kaj releviĝo; donu al ni, tiel honori la sanktajn misterojn de Viaj korpo kaj sango, ke ni prave sentu en ni la frukton de Via elaĉeto; Vi, kiu vivas kaj regas eterne.

K: Amen.



Louanges Divines (Benedictus Deus)

Benata estu Dio. 

Benata estu lia sankta nomo. 

Benata estu Jesuo Kristo, vera Dio kaj vera homo. 

Benata estu la nomo de Jesuo. 

Benata estu lia sanktega koro. 

Benata estu lia valorega sango. 

Benata estu Jesuo en la sanktega sakramento de l'altaro. 

Benata estu la Sankta Spirito, la Parakleto. 

Benata estu la elstara, sanktega Dipatrino, Maria. 

Benata estu ŝia sankta kaj senmakula Koncipiĝo. 

Benata estu ŝia glora Ĉielenpreno. 

Benata estu la nomo de Maria, Virgulino kaj patrino. 

Benata estu Jozef, ŝia ĉastega edzo. 

Benata estu Dio en siaj anĝeloj kaj en siaj sanktuloj.



Anima Christi (Ame du Christ)

Via animo, Krist’, sanktigu min.

Korpo de Kristo, volu savi min.

Sango de Kristo, vi satigu min.

Akvo elflanka, volu lavi min.


Via sufero, Krist’, fortigu min.

Bona Jesuo, Vi elaŭdu min.

En Viajn vundojn volu kaŝi min.

Ho, ke neniam mi forlasu Vin!


Kontraŭ Satano Vi defendu min.

En mia morta horo voku min.

Al Via gloro Vi venigu min,

kun la sanktuloj laŭdi Vin sen fin’.



Lauda Sion Salvatorem

1. Laŭdu, Cion, vian Kriston,

vian dukon kaj paŝtiston;

himnojn kantu sen avar’.


Kiom povas vi, kuraĝu,

tiom faru: Lin omaĝu!

Ne sufiĉos tiu far’.


2. Plena estu, ĝoj-sonora,

via laŭd’ kun ĉarm’ dekora,

kun jubila, ama gest’.


Nova tablo, nova Reĝo,

nova Pasko, nova leĝo,

nova brila luma fest’!


3. Estas Krist’ en ĉi monstranco,

Lia karn’, ne pan-substanco,

en pokalo Lia sang’.


La obstinaj prenos morton,

bonvolemaj vivo-forton

el la sama sankta manĝ’.


4. Nin, paŝtisto, vera Pano,

paŝtu, gvidu Via amo

jam ĉi tie sur la ter’,


ke ni spertu Vian gloron,

ĝuu Vian kor-favoron,

tiam en ĉiela sfer’.


Amen. Haleluja.



Sub tuum praesidium

Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu, Virgulino glorinda kaj benata.



Magnificat

Mia animo altigas la Eternulon, * 

kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; * 

ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, * 

kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj * 

al tiuj, kiuj Lin timas. 

Li montris forton per Sia brako, * 

Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, * 

kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, * 

kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.

Li helpis Sian servanton Izrael, * 

memorante Sian korfavoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, * 

al Abraham kaj al lia idaro eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo * 

kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * 

kaj en eterno. Amen



Angelus

S: La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,

K: kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.


Saluton, Maria …


S: Jen mi estas la servantino de la Sinjoro,

K: fariĝu al mi laŭ via parolo.


Saluton, Maria …


S: Kaj la Vorto fariĝis karno

K: kaj loĝis inter ni.


Saluton, Maria …


S: Preĝu por ni, sankta Dipatrino,

K: por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo.


S: Ni preĝu: – Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo. Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.

K: Amen.


Por la mortintoj:


Patro nia …


S: Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro.

K: Kaj la lumo senfina brilu al ili.


S: Ili ripozu en paco.

K: Amen.



Salve Regina

Salve, reĝina, kompatema patrino,

dolĉa espero, nia vivo, salve.

Vin ni petegas, fremdaj ni Eva-gefiloj.

Ni al vi sopiras, ĝemante, plorante,

en la monda larmo-valo.

Ho Virgulin’, pledantino nia,

viajn bonajn okulojn amo-plenajn al ni nun turnu.

Jesuon, la benatan idon, vian filon,

montru al ni post tiu ĉi ekzilo.

Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria.



Alma Redemptoris Mater

Granda de l’ Savant’ patrino,

vi ĉiela pordo neŝlosota, pilota stelo.

Aĥ helpu la viajn, kiuj strebas ekstaradi.

Miris la naturo, ke Dion vi naskis. Do vi naskis vian generinton.

Virgulino estis, restis vi,

Gabriela el buŝo prene tiun Ave.

Nin pekulojn vi kompatu.



Regina Coeli

Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,

ĉar via filo de vi portita, haleluja,

resurektis laŭanonce, haleluja.

Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.



Stabat Mater

1. Staris la patrino plore

ĉe la kruco endolore,

dum pendadis ŝia fil’;


(2) ŝian koron ĝemadantan,

malĝojegan, angorantan,

trafis glavo, dorn-pikil’.


3. Kiom estis afliktata

Dipatrino la benata,

atendante apud Li!


(4) Dum, anime lamentante,

Liajn vundojn kunsentante,

daŭre Lin rigardis ŝi.


5. Kiu homo ne ploradus,

se li tie ŝin vidadus

en tioma kor-mizer’?


(6) Kiu, Kriston rigardante,

la patrinon pripensante,

ne kuniĝus en sufer’?


7. Pro la pekoj de aliaj

venis la turmentoj Liaj,

skurĝo-batoj, agoni’;


(8) ŝi Lin vidis kondamnita,

kaj de ĉiu forlasita;

dum surkruce mortis Li.


9. Kristo, tuŝu mian koron,

ke, vidante ŝian ploron,

kunlamentu ankaŭ mi;


(10) pliardigu mian amon,

brulu ĝi en freŝan flamon,

ke mi plaĉu nur al Vi.



Les Litanies de la Sainte Vierge (Litanies de Lorette)

S: Sinjoro, kompatu nin. K: Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.

S: Kristo, aŭdu nin. K: Kristo, elaŭdu nin.


S: Dio, ĉiela Patro

K: Kompatu nin.


Dio, savanta Filo

Dio, Spirito Sankta

Sankta triunu Dio


S: Sankta Maria

K: Preĝu por ni.


Sankta Dipatrino

Sankta Virgulino

Patrino de Kristo

Patrino de la eklezio

Patrino de la Dia graco

Patrino pura

Patrino ĉasta

Patrino nelezita

Patrino nemakulita

Patrino aminda

Patrino admirinda

Patrino de bona konsilo

Patrino de la krea Vorto

Patrino de l’ Savanto

Virgulino prudenta

Virgulino glorinda

Virgulino laŭdinda

Virgulino potenca

Virgulino milda

Virgulino fidela


Sidejo de l’ saĝeco

Kaŭzo de nia ĝojo

Vazo de la Spirito

Vazo honorinda

Vazo nobla de devoto

Rozo mistika

Turo Davida

Turo ebura

Domo ora

Kesto de la interligo

Pordo de la ĉielo

Stelo matena

Savo de la malsanuloj

Rifuĝejo de la pekuloj

Konsolantino de la afliktitoj

Helpo de la kristanoj


Reĝino de la patriarkoj

Reĝino de l’ profetoj

Reĝino de la apostoloj

Reĝino de l’ martiroj

Reĝino de la konfesoroj

Reĝino de la virgulinoj

Reĝino de ĉiuj sanktuloj

Reĝino sen peko origina koncipita

Reĝino ĉielen levita

Reĝino de la rozario

Reĝino de la familio

Reĝino de la paco


S: Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon,

K: indulgu nin, Sinjoro

elaŭdu nin, Sinjoro.

kompatu nin, Sinjoro.


S: Pledu por ni, sankta Dipatrino,

K: por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.


S: Ni preĝu. – El Vi, Dio, ni petas ĉiaman sanon de korpo kaj menso. Pro la pledo de la glorinda Virgulino Maria bonvolu liberigi nin de la nuntempa tristeco kaj donaci al ni la ĝuon de la eterna ĝojo. Per Kristo, nia Sinjoro.

K: Amen.