Sankta Francisko el Asizo

4a oktobro

      - Kantiko de la kreitaĵoj -     (mp3 2,9 Mb)

Ho, plejalta, ĉiopova, bona Sinjoro,
sole via estas ĉiu laŭdo, beno, glor’, honoro,
sole al vi mem, Plejalta, vi similas,
kaj neniu homo indas eĉ mencii vian nomon.

Laŭdatu, ho Sinjoro, kun ĉiu kreitaĵo via
kaj speciale majstro frato Suno,
ĉar estas ĝi tre bela kaj radia,
kaj tagon kreas kaj trabrilas ĝin per granda lumo,
kaj estas la simbol’de via majstreco dia.
Laŭdatu, ho Sinjoro, per franjo Lun’ kaj ĉiu stelo,
kiujn Vi formis tiel klaraj, brilegaj, belaj sur ĉielo.
Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato vento,
per aero, ĉia vetero, nubo, hela firmamento,
per kiu vivon donas Vi al ĉiu kreita gento.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per akvo, franjo bona,
humila, ĉasta, pura, kara, utila, servo-dona.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato fajro,
kiun Vi faris nokte lumo-porta,
kaj estas ĝi bela kaj ludema kaj potenca kaj forta.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia franjo Terpatrino,
kiu nin nutras kaj guvernas,
kaj antaŭ nin diversajn fruktojn, kolorajn florojn, herbon sternas.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per tiuj, kiuj pro via am’ pardonos,
kaj malsanojn, kaj ofendojn suferos,
beataj, kiuj pace ilin toleros,
ĉar ilin, ho Plejalta, Vi poreterne kronos.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia fratin’, la korpa Morto,
kiun neniu viva homo ja eviti povas,
ve al tiuj, kiujn morto en mortaj kulpoj trafos,
beataj kiuj en via sankta vol’ ripozon trovas,
ĉar ili sin de l’dua morto savos.

Laŭdu kaj benu la Sinjoron kaj danku Lin jubile,
kaj servu al Li ĉiam pli humile.

- Preĝo antaŭ la Kruco - (mp3 142 Kb)

Ho Dio granda kaj glora,
mia Sinjoro, Jesuo Kristo,
disblovu la mallumojn de mia spirito,
donu al mi profundan humilecon,
fidon puran,
esperon firman,
amon ardan,
faru ke mi konu Vin, ho mia Dio,
kaj ke mi faru ĉion laŭ via sankta Volo.