Preĝo kun la suferanta eklezio
ĉiuvendrede dum 2007
Por ricevi ĉiuĵaude la tekston de la vendreda preĝo rekte al via retadreso, aliĝu al la disssendo-listo:
http://groups.google.com/group/helpo-suferanta-eklezio/
|
+ En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen. Preĝo al la Sankta Spirito Reĝo ĉiela, Konsolanto, Spirito de la vero, kiu ĉie estas kaj ĉion plenigas, trezoro de la bono, vivo-donanto, venu kaj eniru nin, kaj purigu nin de ĉia malbono, kaj savu, ho milda, niajn animojn.
2007-12-28 - semajna Feliĉanonco, kunligita medito kaj preĝintenco
Feliĉanonco Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Medito Dio tiom amis la malriĉecon ke li edziĝis kun ŝi, per la mistero de sia Enkarniĝo. (sankta Bernardo) Preĝintencoj (Sankta Patro) Por ke la Enkarniĝo de la Filo de Dio, kiun la eklezio solene celebras je Kristnasko, helpu la popolojn de la azia kontinento rekoni Jesuon la Sendito de Dio, unika Savanto de la mondo. Patro nia Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
Amen. Maria preĝo de la Jubileo Ho Patrino, plena da kompato por viaj infanoj, dum ĉi tiu 60a datreveno de Helpo al la Suferanta Eklezio, ni volas danki al vi pro ĉiuj gracoj havitaj per via propetado ĉe la Sankta Triunuo. Ĉi tiu jubileo estu balzamo por via koro tiom dolore elprovita tra viaj infanoj en danĝero. Vi scias ke la princo de mallumo agas en la mondo per siaj pereigaj laboroj uzante la homecan cedemon. Tial, ni renovigas nian amon al vi por malhelpi lin malutili. Virgulino Maria, ni oferdediĉas nin ĉiutage al via Senmakula Koro por gracakiri nian konvertiĝon kaj pligrandigi la nombron de viaj infanoj. Dankon pro ĉiuj gracoj ricevitaj. Dankon pro ĉiuj respondoj de amo kaj kompato donitaj dum 60 jaroj de ekzisto de Helpo al la Suferanta Eklezio. Dankon pro instigo de tiom da konsekritaj misiistoj, humilaj, simplaj, ĝojplenaj, feliĉaj atesti ke la amo kaj pardono estas pli fortaj ol la malamo kaj venĝo. Dankon pro ĉiuj bonfarantoj kaj pro la donacemo de ilia koro. Kun vi, Patrino de ĉia boneco, ni volas vidi Dion kaj ĝojpleni en la Ĉielo. Gardu la familion de Helpo al la Suferanta Eklezio en via Koro, ho amata Patrino. Amen + En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen. |
Sankta Maria Konsolantino Aliaj vendredoj dum 2007
|