19a marto
Por la solena Sankta Meso de la festo de sankta Jozefo (19a marto), eblas elekti inter tiuj du tekstoj el la Evangelio
|
Mat 1, 16, 18-24a
Al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo. La naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito. Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi. Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni. Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo. |
Luk 2, 41-51a
La gepatroj de Jesuo iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo. Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo; kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj; kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin. Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili. |
|
Preĝo al sankta Jozefo de Leono la 13a Al vi, sankta Jozefo, ni rifuĝas en niaj mizeroj, kaj post kiam ni alvokis helpon de via Plej Sankta Fianĉino Maria, ni konfide petegas ankaŭ vian protekton. Submetiĝe ni petas: Favore rigardu super la heredaĵo, kiun Jesuo Kristo akiris per sia sango, kaj helpu nin en niaj mizeroj per via potenca brako. Tion ni petas de vi pro la amo, kiu ligis vin kun la Senmakula Virgulino kaj Patrino de Dio, kaj pro la patra delikateco, kun kiu vi ĉirkaŭbrakis la Infanon, Jesuon. Zorgema gardanto de la Sankta Familio, protektu la infanojn elaĉetitajn de Jesuo Kristo. Amoplena Patro, forigu de ni ĉiun infektadon de eraro kaj malmoralo. Potenca protektanto, el la ĉielo favore asistu nin en la batalo kontraŭ la potencoj de la mallumo. Kaj kiel vi jam savis la Infanon, Jesuon, el granda vivdanĝero, tiel nun defendu ankaŭ la sanktan Eklezion de Dio kontraŭ malamikaj atakoj kaj ĉia malhelpo. Akceptu ĉiun de ni sub vian daŭran protekton, por ke ni, laŭ via ekzemplo, sankte vivu, beate mortu kaj akiru la eternan feliĉon en la ĉielo. Amen. |
Papo Leono la 13a |
Tiun preĝon al sankta Jozefo papo Leono la 13a aperigis kune kun Encikliko Quamquam pluries, en 1889a. (Teksto de la Encikliko estas tie en la angla, hispana) Okaze de la solena festo de sankta Jozefo, la 19an de marto 2007a, la katolika novaĵagentejo Fides kolektis ĝin en kelkaj lingvoj, kiel donacon al papo Benedikto la 16a, okaze de lia nomfesto: lia baptonomo ja estas Jozefo. La Esperanto-versio aperas en la dokumento publikigita de Fides, piede de la depeŝo en la latina. Katolikaj esperantistoj notinde helpis en la kolektado de la diversaj tradukoj de la preĝo. Pliaj informoj en ĉi tiu mesaĝo en la dissendo-listo de IKUE: Nova pregho en Esperanto che Fides.org |