|
Kunviva Rozario de la Esperant(ist)oj
espéranto
- english
- français
- slovensko
Ni preĝu en komunio kun gefratoj el la tuta mondo ! | ||
|
Kio estas kunviva rozario? Kunviva rozario estas preĝoĉeno de 20 personoj. Ĉiu el ili meditas ĉiutage, per dekumo de rozario, la misteron al li/ŝi konfidita, en komunio kun la 19 aliaj membroj. Tiel, oni travivas la tutan liturgian jaron kun, ĉe la koro, sian unikan misteron: bele kaj gracoplenige! Aldone, ĉar la aliaj membroj meditas la aliajn misterojn, kunviva rozario konsistigas veran eklezian preĝon. La preĝoĉeno estas ankaŭ frataro, kie ĉiuj preĝas unu por la alia. Kunviva rozario naskiĝis en la deknaŭa jarcento en Lyon, sub impulso de juna virino Pauline-Marie Jaricot. Pli malfrue, en la Pollando sub nazia boto, ĝi estis popularigita de Jan Tyranowski, la unua majstro de forpasinta papo Johano-Paŭlo la IIa. Ligoj: - Prelego de Kard. Tomko pri Pauline Jaricot (en la franca) Kunviva rozario en lingvo Esperanto La Kunviva Rozario de la Esperant(ist)oj estis lanĉita la 26an de decembro 2004, fare de kvin personoj: unu monakino el la Karmela ordeno, unu geedza paro kaj du laikoj aktivaj en la Eklezio. Iom post iom aliĝis kaj aliĝas novaj personoj. Ne ĉiuj membroj parolas la lingvon Esperanto. Tamen ili lernis la preĝojn en ĝi, spertante ke komuna lingvo vivigas konkretan kaj fratecan komunion trans landlimoj. Nu, de jarcentoj oni preĝas la rozarion ne nur en la gepatra sed ankaŭ latine. Tute simile al la latina, Esperanto envenigas ĉiun en la universalecon de la Eklezio de Kristo. Ĉu ankaŭ vi deziras partopreni? Por fariĝi membro de la Kunviva Rozario de la Esperant(ist)oj, oni engaĝiĝas - mediti ĉiutage la atribuitan misteron per dekumo de rozario en lingvo Esperanto; - preĝi por kaj en komunio kun la aliaj membroj de sia kunviva rozario; - preĝpeti la Sinjoron por la suferanta Eklezio: malsanuloj, persekutatoj pro la Fido, malriĉuloj. Se vi pretas partopreni, skribu al la kunordigantoj: Anne & Bruno Masala, amb(ĉe)osiek.org. Sendu kelklinian prezenton de vi (loĝloko, aĝo, stato de vivo, profesio) por nutri la fratan preĝon de la aliaj. |
|
|
Kiel preĝi dekumon de Rozario? La 20 misteroj de la Rozario