Kiel preĝi dekumon de Rozario?
Faru krucosignon kaj eldiru, aŭ elpensu, la nomon de la mistero. Meditu ĝin iomete en silento.
Poste:
Patro nia (1-foje)
(aŭskultu - mp3 266 Kb)
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via Regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
Saluton Maria (10-foje)
(mp3 183 Kb)
Saluton, Maria, gracoplena,
la Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.
Gloro (1-foje)
(mp3 98 Kb)
Gloro al la Patro,
kaj al la Filo,
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.
Pri la kompleta rozario, vidu http://www.ikue.org/arkivo/rozario.htm
Kunviva Rozario de la Esperantoj La 20 misteroj de la Rozario