Dua promeso
"preĝi por kaj en komunio kun la aliaj membroj de sia kunviva rozario"
Apostoloj Petro kaj Paŭlo
|
Kelkaj sugestoj - prononci la nomon de ĉiuj 19 aliaj kunpreĝantoj antaŭ ol mediti sian dekumon; - pensi pri du membroj dum ĉiu “Saluton Maria” (ekz. bildigi ilin ĉe la tablo de Jesuo en la ĉielo se oni meditas la Lastan Vespermanĝon, aŭ piede de la Kruco se oni meditas la Krucumon); - dum 19 sinsekvaj tagoj, dediĉi unu tagon al kunpreĝanto, relegante lian/ŝian sinprezenton; - oferdoni meson por kunpreĝanto; - konatiĝi kun la sankta patrono kaj bondeziri okaze de nomfesto, - skribi al membroj kiujn oni ne konas; - simple havi sub la okuloj la liston de kunpreĝantoj dum la meditado kaj preĝado; - bondeziri okaze de la festo de la mistero (Anonco: 25a de marto; Vizito: 31a de majo...); - kune preĝi la dekumon kiam oni foje renkontas alian membron; ktp. (sugestoj bonvenaj...) |
Sanktaj Hilario kaj Atanazio
|
Kunviva Rozario de la Esperant(ist)oj Kiel preĝi dekumon de Rozario?