|
Kunviva Rozario de la Esperant(ist)oj |
15 mar. Sankta Jozefo | |
|
esperanto
|
Ni preĝu en komunio kun gefratoj el la tuta mondo ! | |
|
Kio estas kunviva rozario? Kunviva rozario estas preĝoĉeno de 20 personoj. Ĉiu el ili meditas ĉiutage, per dekumo de rozario, la misteron al li/ŝi konfidita, en komunio kun la 19 aliaj membroj. Tiel, kompleta rozario estas ĉiutage meditata kaj kunviva rozario konsistigas Eklezian preĝon. La ideo tiel disdividi rozarion inter pluraj personoj naskiĝis en la deknaŭa jarcento en Lyon, sub impulso de juna virino Pauline-Marie Jaricot. En multaj landoj, paroĥoj organizas kunvivan rozarion inter siaj membroj. En Pollando sub nazia boto, ĝi estis popularigita de Jan Tyranowski, la unua majstro de forpasinta papo Johano-Paŭlo la IIa. |
| |
|
Kunviva rozario en lingvo Esperanto Ĉiu kunviva rozario en Esperanto kunigas personojn el diversaj landoj kaj lingvoj. Kelkaj membroj renkontiĝas ofte, aliaj ne; sed ĉiuj konatiĝas kun la aliaj per leteroj, per interreto aŭ tra aliaj membroj. Aldone al meditado de la ricevita mistero kaj porpeto pri speciala preĝintenco, ĉiuj membroj disdividas inter si personajn intencojn. Partoprenas personoj el ĉiuj vivo-statoj: pastroj aŭ laikoj, monaĥinoj aŭ geedzoj... Ne ĉiuj membroj parolas Esperanton, tamen ili lernis la preĝojn en tiu lingvo kaj spertas ke komuna lingvo vivigas konkretan kaj fratecan komunion trans landlimoj. Nuntempe funkcias kvar kunvivaj rozarioj. La unua havas kiel patronon sanktan Maksimilianon Kolbe kaj specialan preĝintencon: "por la suferanta Eklezio: malsanuloj, persekutatoj pro la Fido, malriĉuloj". La dua havas kiel patronon beatan Elizabeth de la Triunuo kaj specialan preĝintencon: "la unueco: unueco de la kristanoj, unueco de la familioj". La tria havas kiel patronon beatan Terezan de Kalkuto kaj specialan prepreĝintencon: "por la paco, en la koroj, en la familioj, en la mondo; la paco inter homoj, inter homo kaj Dio, inter homo kaj naturo". |
![]() | |
|
Ĉu ankaŭ vi deziras partopreni? Por fariĝi membro de la Kunviva Rozario de la Esperant(ist)oj, oni engaĝiĝas: - mediti ĉiutage la atribuitan misteron per dekumo de rozario en lingvo Esperanto;- preĝi por kaj en komunio kun la aliaj membroj de sia kunviva rozario; - preĝpeti la Sinjoron por la speciala preĝintenco de sia kunviva rozario. Se vi pretas partopreni, skribu al la kunordigantoj: Anne & Bruno Masala, .Sendu kelklinian prezenton de vi (loĝloko, aĝo, stato de vivo, profesio...) por nutri la fratan preĝon de la aliaj. |
Printeblaj kartetoj kun bazaj preĝoj en Esperanto (pdf) Printebla informilo pri la Kunviva Rozario en Esperanto (pdf) | |