Tagnaŭo (noveno) kun
sankta Maksimiliano Kolbe

6a-14a aŭgusto

Dio, kiu senĉese subtenas la homan familion per Via beno, ni petas Vin, ke ni fidele sekvu la modelon de sankta Maksimiliano kaj pere de sindediĉo al la Senmakula ni disvastigu la Regnon de Kristo.

Sankta Maksimiliano Maria, kiu pro amo fordonis vian vivon por savi la proksimulon, en la nomo de tiu amo helpu al mi per via propetado kaj elpetu por mi gracon…, pri kiu mi humile petas.

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via Regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Amen.

Saluton, Maria, gracoplena,
la Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.

Ho Maria sen peko koncipita, preĝu por ni, kiuj rifuĝas ĉe vi, kaj por ĉiuj, kiuj ne rifuĝas ĉe vi, speciale por malamikoj de la sankta Eklezio, kaj por tiuj, kiuj estas ofertitaj al vi.


Kiam preĝi tiun tagnaŭon ?

Iam ajn dum naŭ sinsekvaj tagoj, sed prefere por prepariĝi al la liturgia festo de sankta Maksimiliano Kolbe, la 14a de aŭgusto: de la 6a ĝis la 14a (aŭ de la 5a ĝis la 13a se oni preĝas ĝin vespere).

Partopreni almenaŭ unu foje Sanktan Meson, prefere tiun memore al sankta Maksimiliano Kolbe la 14an de aŭgusto.



Sankta Maksimiliano Kolbe

Preĝokarteto kun bildo de sankta Maksimiliano Kolbe, eldonita dum la 1970a jaroj. (dorsflanko kun la preĝoj)


Ĉefpaĝo pri Maksimiliano Kolbe