Prezento de Maria
21a novembro

el la 33a Kanto de la Paradizo de Dante Alighieri

Virga Patrin', filin' de Filo via,
pli ol kreaĵ' ajn alta kaj humila,
fiksita celo de konsil' eterna,

vi estas kiu la naturon homan
nobligis tiel, ke Farinto ĝia
de ĝi farita esti ne malŝatis.

...

>>>   Kompleta teksto en Eo, kun itala originalo,
de la 33a Kanto de la Paradizo
(pdf, 576 ko)


Legaĵoj de la Sankta Meso

Unua legaĵo (Zeĥ 2, 14-17)

Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon. Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.

Psalmo Psa 45, 11-16

Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,

Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;

Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
Ili eniras en la palacon de la reĝo.

Evangelio Mat 12, 46-50

Dum Jesuo parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi. Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj? Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.


  © Breviero.org nov. 2007     Redaktita de Silvia Garnero kaj Bruno Masala     Ligo:   Maria en Fatima   Maria en Kibeho