Nia Sinjorino de Kibeho
28a novembro

Maria, Patrino de la Vorto (Marie Nyina wa Jambo):
tiel prezentis sin la Sankta Virgulino al la tri vidantinoj, ekde 1981.

La aperoj de la Sankta Dipatrino en Kibeho, sude de Ruando, estas la unuaj oficiale agnoskitaj (en 2001) aperoj de Maria en Afriko.

Ligoj:
- TTTejo de la sanktejo (français)
- Originala teksto de la preĝo
- Mesaĝoj de Nia Sinjorino de Kibeho al la tri vidantinoj (english)

Kapelo de la Centro Patrino de la Vorto

Preĝo al Nia Sinjorino de Kibeho

Beata Virgulino Maria, Patrino de la Vorto, Patrino de ĉiuj kiuj kredas je Li kaj akceptas Lin en sia vivo, jen ni antaŭ vi por vin kontempli. Ni kredas ke vi estas inter ni, kiel patrino inter siaj infanoj, eĉ se niaj karnaj okuloj ne vidas vin.

Vi, fidinda vojo kiu gvidas al Jesuo la Savanto, ni benas vin pro ĉiuj bonfaroj per kiuj vi plenigas nin senĉese, speciale de kiam, en via humileco, vi bonvolis aperi mirakle en Kibeho, je momento kiam nia mondo tiom bezonis tion.

Ĉiam donu al ni la lumon kaj forton necesan por volonteme akcepti vian alvokon konvertiĝi, penti kaj vivi laŭ la Evangelio de via Filo. Lernu al ni preĝi sen hipokriteco kaj ami unu la alian kiel Li amis nin, por ke, tiel kiel vi petis, ni ĉiam estu belaj floroj disradiantaj ĉien kaj sur ĉiujn siajn bonajn parfumojn.

O Sankta Maria, Nia Sinjorino de l'Doloroj, instruu al ni kompreni la valoron de la kruco en nia vivo, por ke kio mankas al la suferoj de Kristo tion ni plenumu en nia propra karno favore al Lia mistika Korpo, kiu estas la Eklezio. Kaj, kiam nia pilgrimo sur ĉi tiu tero finiĝos, ni povu vivi kun vi eterne en la regno de la ĉielo. Amen.


  © Breviero.org nov. 2007     Tradukita kaj redaktita de Salomé kaj Bruno     Ligo:   Maria en Fatima   Prezento de Maria