Robert Schuman
29a jun. 1886 - 4a sept. 1963

mallonga biografio  -  spirita vivo kaj politika penso NOVA
lia domo en Scy-Chazelles
proceso pri beateco de Robert Schuman  -  ligoj
Robert Schuman
Sinjoro, 

Laŭ la ekzemplo de homo 
“milda kaj korhumila” (Mat 11, 29)
mi alpreĝas al Vi.

Kiel Robert Schuman
mi forlasas min
al Via Dia Providenco
kaj mi rediras al vi:

Vi estas la Majstro, 
mi fidas Vin.

Aŭskultu mian preĝon por 
(donu ĉi tie vian intencon)
kaj, tiel, venu manifesti la sanktecon
de via servanto Robert Schuman, 
disĉiplo de Kristo en politiko.

Sinjoro, donu al mi hodiaŭ 
ke mi faru Vian volon, tie kie mi vivas.

Amen. 

Mallonga versio de la preĝo por glorigo de Diservanto Robert Schuman kaj por peti lian propetadon
Elsendo de Radio Vatikana informas pri tiu preĝo

Printu tiun karteton kun la preĝo (pdf-dokumento):
antaŭa flanko - dorsa flanko   (ambaŭ flankoj en unu pdf)

italiano (itala versio)


Mallonga biografio de Robert Schuman (pdf-dok)

Robert Schuman naskiĝis la 29an de Junio 1886 en Clausen en la Grand-Duklando de Luksemburgo. Lia patro estis mozelano kaj lia patrino luksemburga. Li studis en Luksemburgo, Metzo, Bonno, Munkeno, Berlino kaj Strasburgo. Li ricevis la jur-doktorecon dum 1910 kaj malfermis advokatejon en Metzo en 1912. Dum li estis studento, li aliĝis al la katolika movado Unitas. La episkopo de Metzo, Monsinjoro Benzler, konfidis al li la prezidantecon de la dioceza Federacio de la Junularaj Grupiĝoj en 1913.

Post la Unua Mondmilito, li ekis sian politikan karieron. En 1918, li estis nomumita ĉe la provizora municipa Komisiono de Metzo, kaj en 1919, li estis elektita deputito de Mozelo: tiun mandaton li konservis ĝis 1940. Komence de la Dua Mondmilito, de Marto ĝis Julio 1940, li estis ŝtata sub-sekretario por la rifuĝintoj. Li estis arestita de la Gestapo en Metzo en Septembro 1940 kaj estis metita en garditan rezidejon en Neustadt (Palatinato) en Aprilo 1941. Li elglitis dum 1942 kaj ekde tiam vivis kaŝite.

Post la milito, li retrovis sian deputitan sidilon, kiel kandidato de la Populara Respublika Movado (M.R.P.). Schuman tiam ekis brilan ministran karieron. En 1946, li iĝis financa ministro, kaj ĉefministro de 1947 ĝis 1948. Sed precipe kiel ministro de la Eksterlandaj Aferoj de 1948 ĝis 1952 li famiĝis pro sia laboro por la eŭropa konstruado. Tiel, en 1948, li engaĝis Francion en la konstruadon de la Eŭropa Organizo de Ekonomika Kunlaboro (O.E.C.E). Li traktis kun siaj eŭropaj partneroj kaj Usono la Bruselan interkonsenton (1948) kaj la Atlantikan pakton (1949) kiu kondukis al la kreo de N.A.T.O. ekde 1952.

La 9an de Majo 1950, li anoncis en sia historia deklaro la konstruadon de Eŭropo surbaze de raporto de Jean Monnet (1888-1979) kiun oni nomas de tiam la plano Schuman. Post unu jaro, oni kreis la Eŭropan Komunumon de Karbo kaj Ŝtalo (O.E.C.E.), kiel unua paŝo al la Komuna Merkato.

Li rezignis la ministrecon ekde 1953. Schuman fariĝis ankaŭ nelacigebla disvastiganto de la eŭropa ideo. Li multe prelegis kaj eldonis dum 1963 verkaĵon titolitan Pour l'Europe (Por Eŭropo) en kiu li sintezis siajn ideojn.

La 27an de Marto 1957, ses eŭropaj landoj subskribis la traktaton de Romo kiu starigis la Komunan Merkaton. Post unu jaro, dum la unua kunveno de la parlamenta eŭropa Asembleo, Robert Schuman estis elektita prezidanto. En 1960, ĝi atribuis al li unuanime la titolon de Patro de Eŭropo.

Malsana, li emeritiĝis ĉe Scy-Chazelles en 1960. Li mortis la 4an de Septembro 1963.

Robert Schuman, juna

Robert Schuman

Spirita vivo kaj politika penso

La vivo de Robert Schuman estas ekzemplo de profunda unueco inter la fido, la penso kaj la agado. Ĝi montras ke politika aktiveco ja povas kuntaŭgi kun fideleco al la kristanaj valoroj. Li realigis kompletan sinlason al Dio, por utili al Li kiel obeema instrumento en la konstruado, sur la tero, de la Regno de la Ĉielo, kaj de Lia justeco. Lia fido havas Marialan sentemon, heredo de admirinda patrino, kies influo al la solinfano estis determina!

La pensado de Robert Schuman estas strukturita per tomismo. Lia agado celas restarigi kaj fortikigi la interpopolan pacon. "Al vi oni ŝuldas la amikecon kiu unuigas niajn du landojn.", skribis al li Kanceliero Adenauer en 1962. En lia spirito, la Eŭropa komunumo estas verko de paco. Ĝi malebligas militon inter landoj kiuj ŝiris unu la alian dum jarcentoj. Ĝi povas utili kiel ekzemplo al aliaj regionoj de la mondo. "Eŭropa unio antaŭprezentas la universalan solidarecon de la estonteco", li skribis en 1960. Mondo tiel strukturita faciligos la pacon kaj la solidarecon inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, la malarmigon kaj la savon de la Kreo.

Robert Schuman estas unu el tiuj pacigantoj kiujn la Sinjoro nomas "filoj de Dio" (Mat 5, 9). Li povas esti modelo por estontaj leĝofarantoj kaj ŝtathomoj. Lia vivo konfirmas la biblian instruon, ke Dio bezonas instrumentojn humile forlasitajn en Liaj manoj, por konstrui la teran civiton promesitan al la ĉielaj benoj. Tiel, ĝi ilustras tion kion oni nomis "la politika sankteco". La popoloj bezonas ezkemplojn kiel Robert-on Schuman, kiuj faras "tiel, kiel plaĉas al la Eternulo" (1Reĝ 22, 43), Patro de ĉiuj homoj.

La domo de Robert Schuman,en Scy-Chazelles, apud Metz

Dum printempo 1926 Robet Schuman aĉetis tiun bienon en Scy-Chazelles, surdeklive de la monto Sankta Quentin kiu superstaras la mozelan valon. Tiu rura senornam-arkitektura domo, karakteriza de la vilaĝoj de la riĉa metza lando, estas modeste meblita kaj atestas la simplajn gustojn de ĝia mastro.

La loĝeja domo datiĝas sendube de la fino de la 18a jarcento aŭ la eko de la 19a. Ĝi havas du etaĝojn. La teretaĝo, lumigita per malgrandaj fenestroj, estas malalta subplafone, ĉar la ĉefaj loĝĉambroj estas en la alia etaĝo, lumigitaj par grandaj fenestroj. La pilieroj, la pordaj linteloj kaj eĉ la ĉefpordo estas senornamaj kaj senmodluraj. La apuddoma konstruaĵeto pli freŝdatas, ĝi entenas la kuirejon.

La domo estis entute renovigata dum 2004 laŭ arkivaj dokumentoj, fotografaĵoj kaj atestoj. Tiu renovigado ebligis retrovi la apartan etoson regintan en tiu loĝejo fine de la 1960aj jaroj, kie enmiksiĝis humileco kaj libropasio.

Ĉe la eniro troviĝas impona konstruaĵo nomita la Pordistejo, nobela domo Renesanc-epoka, en kiu ne loĝis Robert Schuman sed lia ĝardenisto.

fontoj de la teksto kaj fotoj:
Conseil Général de la Moselle,
Institut Saint-Benoît Patron de l'Europe

Domo de Robert Schuman
 
La dioceza parto de la proceso de beatigo de Robert Schuman estas jam finita.

Informu pri gracoj ricevitaj per la propetado de la servanto de Dio Robert Schuman al

Institut Saint Benoît
28bis, rue Charles de Gaulle
F - 57950 MONTIGNY-les-METZ
Francio

Gravaj ligoj (TTT-paĝoj en la franca)
Robert Schuman, vivo kaj verko     Eŭropa centro Robert Schuman

Dioceza proceso por beatigo de Robert Schuman




  © Breviero.org 2007 por la traduko kaj enpaĝigo;   Conseil Général de la Moselle kaj Institut Saint-Benoît Patron de l'Europe por tekstoj kaj fotoj