Beata Titus Brandsma - 27a de julio
(deviga memoro ĉe ĉiuj Karmenaloj)
meso de la Karmelanoj de la Malnova Observo, Grandaj Karmelanoj

Enira antifono
Lumo konstanta brilos por viaj martiroj, Sinjoro;
ili vivos eterne, haleluja.

Kolekto
Dio, fonto kaj origino de ĉia vivo,
    vi donacis al beata Tito
    la fortecon de via Spirito
    por proklami la liberecon de la Eklezio
    kaj la dignecon de la homo,
    trapasante persekutadon kaj morton;
Donacu al ni, per lia propetado,
    ne ruĝiĝi pri la Evangelio
    por ke venu via regno de justeco kaj paco,
    kaj scipovi rekoni vian mizerikordon
    en ĉiuj eventoj de la vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.

Unua legaĵo - Heb 10, 32-36 (El la letero al la Hebreoj)
Gefratoj,
memoru la antaŭajn tagojn,
    kiam vi ĵus ricevis la lumon de Kristo:
    vi elportis tiam grandan lukton de suferoj,
jen fariĝante spektaklo sub insultoj kaj doloroj,
jen partoprenante kun tiuj, kiuj tion spertis.
Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj;
vi ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo,
sciante, ke vi havas
    posedaĵon pli bonan kaj pli stabilan.
Tial ne forĵetu vian konfidon,
    kiu havas rekompencon grandan.
Ĉar vi ja bezonas paciencon,
    por plenumi la volon de Dio
    kaj tiel ricevi la promeson.

(Jen la parolo de Dio)

Psalmo - Psa 1, 1-2. 3-4a. 4b-6
    Antifono: Servi la Sinjoron estis lia tuta ĝojo

Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
Sed nur havas deziron por la leĝo de la Sinjoro,
Kaj pri Lia leĝo pensas tage kaj nokte.

Li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
Ne tiel estas la malpiuloj;

Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj.
Ĉar la Sinjoro konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.

Aklamo (laŭ Psa 90, 1.4)
Haleluja! Haleluja!
    Feliĉa kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo:
    la fideleco de Dio estas ŝildo kaj kiraso.

Haleluja! Haleluja!

Evangelio - Mat 10, 17-22 (El la Evangelio laŭ Mateo)
Jesuo diris al siaj disĉiploj:
"Gardu vin kontraŭ la homoj;
    ĉar ili transdonos vin al tribunaloj,
    kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos;
kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn
    vi estos kondukitaj pro mi:
tiel estos atesto por ili kaj por la nacianoj.
Kiam ili transdonos vin,
    ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos;
ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
Ĉar parolas ne vi,
    sed la Spirito de via Patro parolas en vi.
Frato transdonos fraton al morto,
    kaj patro filon;
infanoj ribelos kontraŭ gepatroj
    kaj mortigos ilin.
Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo;
    sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

(Jen la parolo de la Sinjoro)

Ofera preĝo
Akceptu, Sinjoro, la oferdonon de reakordiĝo kaj laŭdo,
kiun ni venas prezenti al Vi en la memoro de beata Tito, Via martiro:
ni ricevu danke al ĝi pardonon de niaj kulpoj
kaj ĝi starigu nin en daŭra dankopreĝo.
Per Kristo nia Sinjoro.

Prefacio de la sanktaj Martiroj

Komunia antifono (laŭ Joh 12, 24)
"Vere, diras la Sinjoro, se la tritika grenero
ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto." Haleluja.

Postkomunia preĝo
Postkiam ni manĝis el tiu unika pano,
en la memoro de beata Tito, ni petegas Vin, Sinjoro:
firmigu nin senĉese en via amo
kaj igu nin vivi per nova vivo.