Sanktaj
Martiroj - Prefacio
C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.
C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.
latina originalo
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta,
ĉiopova eterna Dio:
Ĉar la sango de beata martiro Tito,
elverŝita pro konfeso de Via nomo
imite al Kristo,
manifestas Viajn mirindaĵojn.
Tiel, Vi disvolvas potencon en febleco
kaj fortikigas malfortulojn por atesti pri Vi,
per Kristo, nia Sinjoro.
aŭ
Imite al Kristo Via Filo
beata martiro Tito
gloris Vian nomon
kaj atestis per sia sango
Viajn mirindaĵojn, ho Patro,
Tiel, Vi malkaŝas en la malfortuloj vian potencon
kaj donas al la sendefendaj la forton de martiriĝo,
per Kristo nia Sinjoro.
Pro tio kune kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj ni gloras Vin,
senĉese dirante:
CK: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!