Preĝo antaŭ la bildo de Jesuo (pdf)

Antaŭ la bildo de Jesuo

Ho Jesuo, kiam mi rigardas Vin,
tiam revivas (la konscio), ke mi amas Vin;
kaj ke ankaŭ Via koro min amas,
kiel speciale karan amikon.

Kvankam tio postulas (de mi) pli da sufer-kuraĝo,
nu, ĉia suferado al mi estas bonvena,
ĉar tiamaniere mi similas al Vi,
kaj ĉar ĝi estas la vojo al Via Regno.

Mi estas feliĉa en mia aflikto,
ĉar mi scias ĝin ne plu aflikto,
sed plej eksterordinara privilegio,
kiu kunigas min kun Vi, ho Dio!

Aĥ, nur lasu min tute izolita tie ĉi en silento;
estu malvarme kaj froste ĉirkaŭ mi,
kaj ne allasu (konsolajn) homojn ĉe mi;
la solestado tie ĉi min ne lacigas.

Ja Vi, ho Jesuo, estas kun mi,
neniam (antaŭe) mi estis tiel proksima al Vi;
do restu, restu ĉe mi, Jesuo dolĉa,
Via ĉeesto igas ĉion bona!
trad. Manuel Halvelik
en Espero Katolika, 1986, 03-04
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1986_0304.htm#5

Jesuo, kiam mi rigardas Vin,
denove mi ekvivas de Vi mem.
Ĉar Via Koro daŭre amas min,
kvazaŭ per aparta amikem’.

Kuraĝon plian tio jam postulas,
aflikto devas esti mia ĝoj’;
ĉi-maniere mi al Vi similas,
kondukas al la Regno kruta voj’.

Mi estas en sufero ja benita –
por mi senteblas ne plu la dolor’,
sed sort’, ho Dio, plene elektita
por unuigi min kun Via Kor’.

Ĉi tie tutsilenta, tutsoleca,
mi restu, kie vintra frost’ tremigas;
forestu kompanio homfrateca -
ĉi tie izoliĝo ne lacigas.

Tial ke Vi, Jesuo, apudestas;
neniam pliproksimis amo Via.
Do restu kie mi, kaptito, restas,
Jesuo dolĉa, ĉefbonaĵo mia.
trad. Roderic McDermott
en Espero Katolika, 1982, 11
http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1982_11.htm#9

Nederlanda originalo: pregho-nl.pdf
en Rees (Joseph): Titus Brandsma, A Modern Martyr, London, Sidgwich & Jackson, 1971

Franca traduko: pregho-fr.pdf, trad. Janny Le Deuf
en Titus Brandsma Itinéraire spirituel du Carmel, Paris, Éd. Parole et Silence, coll. « Grands carmes », 2003