Kristnaska rondletero el la
Monaĥejo "Ut unum sint" (ili estu unu)
Syros, Grekio

dec. 2007

italiano - english - esperanto

Karegaj,

Jen ni, kiel ĉiujare je la komenco de la Advento, por kundividi kun vi tiun tempon de atendo, de ĝoja espero, de konvertiĝo: la Sinjoro venas!

Ni pretiĝas por celebri la misteron de la Naskiĝo de Jesuo, por memorigi lian unuan venon en la historio kaj la grandan “jeson” de Dio al la homaro. Ni celebras eĉ la atendadon de lia reveno, kaj tio signifas turni tutan nian vivon antaŭvide al la renkonto kun la Sinjoro, kaj igi tiun eventon la altira poluso, la lumturo lumiganta la paŝojn de nia eliro sur la pado de nia vivo.

Inter ĉi tiuj du Adventoj situiĝas la daŭra alveno de la Sinjoro, kiu invitas nin akcepti Lin kaj Lin sekvi kaj vokas nin esti atestantoj de Lia ĉeesto en niaj ĉiutagaĵoj. Kaj ja kontemplante Lian agadon en la disvolvo de niaj tagoj, ni rakontas tie ion pri niaj travivaĵoj dum tiu ĉi finonta jaro.


Ni estas ĉi tie en Greklando, precipe, por preĝe alvoki la Sinjoron por ke Li donu la unuecon al ĉiuj kristanoj. Ĉiu paŝo kaj eĉ ĉiu eta signo de unuiĝo inter la Eklezioj, nin plifortigas en nia levigo de manoj kaj koroj al Kiu nura povas fari el ni “unu nura aĵo”.

La jaro 2007a estis karakterizita de kelkaj apartaj eventoj por la ekumena paŝado, kiuj profitis je la pozitiva influo de la frataj renkontiĝoj okazintaj ĉe la fino de la pasinta jaro:
Papo Benedikto en Kostantinopolo kun la Patriarko Bartolomeo kaj la renkontiĝo, en Vatikano, inter la Papo kaj Lia Beateco Christodoulos, ortodoksa Ĉefepiskopo de Ateno kaj de tuta Greklando.

Pri ĉi tiu lasta evento oni donacis al ni “memoraĵon”. La Metropolito de Syros, Dorotheo, kiu partoprenis la ortodoksan delegacion okaze de la vizito al Romo, rememoris pri ni, sciante ke ni ĉeestis preĝe kun li, kaj li alportis al ni el Italio tri belajn rozariajn kronojn, kiujn li persone liveris al ni la unuan de januaro kiam Li venis en la katolika katedralo okaze de la Porpaca Preĝtago.

Dum la pasinta monato septembro ni akompanis, per nia senĉesa alvoko al la Sankta Spirito, la Eŭropan Ekumenan Asembleon kiu okazis en Sibiu, Rumanio. Al ĝi partoprenis nia Episkopo Mons-ro Papamanolis, kiel prezidanto de la Greka Episkopara Konferenco. Tiun ĉi rendevuon antaŭis — la unuan fojon en la historio de la rilatoj inter la kristanaj Eklezioj en Greklando — altvalora renkontiĝo inter la ortodoksa, katolika, kaj protestanta delegitaroj.

Laste, en oktobro, nia preĝa penso sekvis la renkontiĝon de la miksita Komisiono por la Dialogo inter la Katolika Eklezio kaj la Ortodoksaj Eklezioj okazinta en Ravenna (Italio) kaj kiu kondukis al subskribo de komuna dokumento rilate la “brulan” temon de la primaseco de la Roma Episkopo, la Papo.


Donaco de tiu ĉi jaro estis la intensiĝo de niaj rilatoj kun niaj kunfratoj Kapucenoj. Oni estas restaŭranta ilian monaĥejon, ĉi tie en Syros, ĝi estis malplena jam de antaŭ multe da jaroj, kaj ni kelkfoje gastigas iun el tiuj kapucenoj kiu venas el Ateno por prisekvi la laborojn.

Julie patro Gabriele la ĉefabato de la kapucenoj en Greklando venis ĉi tie kun patro Roberto, la vicprovincestro de la venetia kapucena provinco kaj kun kelkaj volontulaj junuloj, kiuj aktive kaj laboreme kontribuis al daŭrigo de la restaŭro. Ĉiumatene, tre frue, ili venis preĝi kun ni kaj, post la matenmanĝo, ili malsupreniris ĝis la monaĥejo. Tiuj estis tagoj de frata komuneco en la “tute franciskana ĝojo”: fratoj, Klaraninoj kaj anoj de OFS. Ni portas pri tio dolĉan rememoron en niaj koroj.


Verdire ni havas en niaj koroj ĉiujn renkontiĝojn. Dum unu tuta jaro multaj estas niaj gefratoj kiuj venas ĝis nia monaĥinejo, aparte dum la someraj monatoj: laikoj, pastroj, kaj religiuloj. Kelkaj el ili estas niaj fidelaj amikoj, sed ni konis ankaŭ aliajn Kapucenojn, Olivmontajn Benediktanajn monaĥojn, Mariservistojn, Fratinojn de Sankta Jozefo, Fratinojn de la Sankta Kruco, fratinojn de “La Fokolaroj”

Aparte notinda afero en 2007a, estis la kunpreĝado kaj la kunvivado kun kelkaj geedzoj kiujn ni gastigis en nia monaĥinejo. Iliaj vizitoj estis por ni granda riĉigo, puŝo por nin subteni reciproke en la fideleco al la amo, invito malfermi nian koron por ke ĉiuj trovu en ĝi iom da spaco.

Dum la lasta periodo de la Liturgia Jaro, la Sinjoro permesis al ni nutri niajn spiritojn danke al la tri tagoj kiujn ni pasis kun pastro Fabrizio, amika pastro el la diocezo de Bergamo (Italio). Li nin gvidis prikonsiderante la laboron por la formado al amo kiun Dio plenigas en ni, kiel individuoj kaj kiel komunumo.


Tiuj ĉi estas kelkaj momentfotoj pri nia ĉiutaga vivo kiuj entenas eĉ ĉion kion vi jam konas: t.e. preĝado, akcepto kaj aŭskultadon de la gefratoj, lernado kaj laboro. Daŭra ripetado de agoj kaj vortoj, kiu tamen al ni ŝajnas esti ĉiam diverseca, ĉar ĉiam malsama estas nia surpriziĝo pro la atento, la zorgemo, la afableco al ni flanke de ĉiuj kiujn ni renkontas ĉiutage, ĉi tie en Syros, aŭ kiuj kelkmaniere prezentiĝas al ni, el aliaj partoj de Greklando, el Italio, kaj el la tuta mondo.

Kelkaj el ili eĉ antaŭ ne longe demandis al ni pri la senco de nia ĉeesto tie en tia eta kvanto. Ni opinias ke por esti signifaj ĉeestantoj ne necesas esti multnombraj, sed, prefere necesas la deziro respondi al alvoko, kiu entenas ankaŭ la defion de la kristana atesto en tiu ĉi nia tempo, kiu nin vidas kiel “minoritaton” en tiom da areoj.
Estante nur tri ni estas stimulitaj en nia kreemo por klopodi vivi per fideleco nian karismon, tie kaj nun, kun nia rigardo antaŭenĵetita, fiksita al Jesuo Kristo, nia espero, estante certaj ke en Li ni ĉiuj posedas la vivon.

Ni bondeziras al vi Sanktan Kristnaskon kaj ĝojplenan Novjaron
en la ĝojo kaj vero de Nia Sinjoro kiu nin amas.

Viaj fratinoj
Annarita, Elisa e Stefania

Prezento

Sur la greka insulo Syros de pluraj jarcentoj vivas sufiĉe granda romkatolika komunumo: t.e., hodiaŭ, ĉirkaŭ triono de la loĝantaro. Pro tio, la loko aparte indas por frata dialogo kun la fratina eklezio grekortodoksa.

Preskaŭ je la plej alta loko de la insula ĉefurbo, Ermoupoli, staras la monaĥejo 'Ut unum sint'. Tie, de kelkaj jaroj, kapucenaj monaĥinoj preĝas por la unueco de la kristanoj.

Jen ilia letero por Kristnasko 2007a. El la itala esperantigis Silvia Garnero.

Breviero.org

letero de dec. 2006
















Syros - Ermoupoli
Urbo Syros-Ermoupoli, vidita de la monastero














Ortodoksa preĝejeto suprenire al Ano Syros