Sabaton, 22an de julio 2006a
|
Ni vekiĝis je la 4h30 por finpaki. Post matenmanĝo, je 5h20 du fratinoj kondukis nin al la stacidomo. La trajno startis precize je 6h06. Mi provis foti la ŝpinrapidan pejzaĝon inter Timisoara kaj Alba Iulia: ebenaĵoj, montoj, ebenaĵoj... En la apuda kupolo Elisabeth ekhavis amikojn: Lorena kaj Alex vojaĝis kun sia avino kaj tre emis ludi kun ŝi. Ambaŭ estis tre pacaj kaj korpuraj. Vere belegaj infanoj. Alvene atendis nin fratino Margarete kun kandidatino Mirabella. Vere la Sinjoro estas bona al ni! Ĉie ni renkontas gefratojn. Vivas tie tri engaĝitaj religiulinoj (Maria, Veronika kaj Margarete), Mirabella, kaj pastro Medek. Nun, portempe helpas du junuloj el Germanio: Ursula kaj Adi. En la dormoĉambro estas liteto por Elisabeth. Ŝi ekĝojas teni sin je ĝiaj bariloj. En la banĉambro duŝo estas rompita kaj tute ne estas varma akvo. Tagmanĝo estas simpla kaj bona: pastaĵoj kun lentosupo. Ni ĝojas pro tiu volonta malriĉeco. Tuj post la manĝo ni rapidas piede al la alta urbo. Ĉe la ĉefepiskopejo ni provas ĉiujn sonorilbutonojn. Finfine venas la sekretario de Mons. Jakubinyi, juna pastro Sobi. Li proponas al ni reveni je la 16a ĉar nun oni siestas. Ni do iras promene al la merkata kvartalo kaj aĉetas lakton kaj aliajn nutraĵojn por Elisabeth. Kaj, en la parko, bieron por paĉjo! Sur la herbejo, sub la arboj, Elisabeth sukcesas fari kelkajn paŝojn tenante nur unu mian manon. Niaj gratuloj tre kontentigas ŝin, tamen ŝi baldaŭ preferas ĉesi tiun ankoraŭ malfacilan ekvilibran ekzercon kaj postulegas ke ŝi denove povu teni nin per ambaŭ manoj... Je la 16a, ĉe la pordego de la ĉefepiskopejo, ni renkontiĝas kun la kvar aliaj esperantistoj, gvidataj de Ed Borsboom kaj oficiale invititaj por esplora rondiro pri Andreo Cseh. Mons. Jakubinyi baldaŭ alvenas kaj ni petas al li apartan renkonton por prezenti nian laboron: konkordanco de bibliaj tekstoj, embrio de la breviero, kartetoj kun bazaj preĝoj ktp. Li invitas nin la morgaŭan tagon post la meso, inter 11h kaj 13h, en sia oficejo. Kaj al la tagmanĝo poste. Kia bonvenemo! Nur nun mi ekkonscias kiom malĝentila mi estas tiel alveni senredevue. Episkopo estas ja multe okupata... Kaj Mons. Jakubinyi eĉ gvidas mem vizitojn en la katedralo ktp. Post preskaŭ kvin-hora restado en la urbo, Elisabeth estas lacega. Dum la reveno, ŝi endormiĝas en sia bebveturileto! Alveninte, post rapida retualetado, ni eniras la preĝejon. |
![]() Pejzaĝo inter Timişoara kaj Alba Iulia (8h49) ![]() Elizabeth kun Alex kaj Lorena ![]() Romkatolika katedralo de Alba Iulia ![]() Ortodoksa katedralo |
|
Pastro Medek celebras la Sanktan Meson en la rumana. Li mem legas ĉiujn tekstojn kaj preĝas Eŭkaristion al la ĉefaltaro, t.e. dorse al la popolo! Tamen, li uzas la modernan riton... (Nur unu fojon antaŭe, ni traspertis tion: en la kapelo de la Karmela monaĥejo de Ateno.) La morgaŭon, ni iom mire pridemandis Mons. Jakubinyi pri tio: kun milda rideto li klarigas ke post la restaŭro de la preĝejo, pastro Medek "forgesis" remeti la centran altaron... Hodiaŭ estas preskaŭ festo: 'memoro' de sankta Maria Magdalena. La legaĵoj kaj preĝoj de tiu meso multe helpas rigardi al Jesuo kaj ami Lin. Vera kuraco por egotemuloj kiel mi... Dum la vespermanĝo, mi provas elturniĝi en la germana. Ĉar mi rapide atingas miajn limojn en tiu lingvo, Mirabella, kiu komprenas la francan helpas. La komunumo zorgas pri tri aferoj: katolika lernejo, farmbieno kaj maljunulejo! Laboro ne mankas. Ni baldaŭ retiriĝas en nian ĉambron kaj ĝuas ripozan vesperon familian. |
![]() Ĉefaltaro de la preĝejo de Franciskaninoj |
Dimanĉon, 23an de julio 2006a
|
La matenmanĝo, je 8h, estas bonhumora. Ĉeestas ankaŭ fratino Veronika: ŝi konas beatan Elizabeth de la Triunuo. Baldaŭ ni ekiras taksie al la katedralo. Ĉirkaŭ cent personoj partoprenas la meson en la katedralo. La pastro legas ĉiujn tekstojn: neniu laiko helpas lin. Ĉeestas la kvar aliaj esperantistoj. Kiel kutime Sam Van Dam kapvestis sin per kipao: judo ĉiam devas kovri sian kapon kiam li preĝas aŭ manĝas. Tiel, do, li montras al ni, kristanoj, ke li preĝas kun ni. Tiu sinteno estas bela signo por ĉiuj. Post la meso, ni ĉiuj eniras la ĉefepiskopejon kaj petas ĉe Ed ripozigi Elizabeth en lia ĉambro dum ni interparolos kun Mons. Jakubinyi. La renkonto estas tre instrua. "Nia" ĉefepiskopo emas kaj talentas transdoni konojn. Li aŭskultas atente kaj respondas trafe. Por mia laboro por konkordanco laŭversikla de la esperanta biblio kun latina, hebrea kaj greka, li atentigis ke estas agnoskita de la Katolika Eklezio la lasta eldono de Nova Testamento de Nestlé-Aland, en kiu partoprenis kard. Martini. Por la hebrea, oni nepre uzu la Stuttgarniensa. Ni ankaŭ montris al li la kompiladon de la Breviero. Kaj ni detale prezentis la Kunvivan Rozarion en Esperanto, al kiu, cetere, li jam donis sian benon, per retmesaĝo. Kiam sonoris tagmezo, li ekstaris kaj proponis kunpreĝi Anĝeluson en Esperanto. Li prenis sian ekzempleron de Adoru en la biblioteko, trovis la paĝon kaj lanĉis la dialogon per 'La anĝelo anoncis al Maria' kaj ni respondis parkere 'Kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito'... Kiel ĉiuj pastroj romkatolikaj en Rumanio, Mons. Jakubinyi celebras en tri lingvoj: hungare, rumane kaj germane. En lia diocezo estas ĉirkaŭ 500 000 fideluloj: hungaroj estas la plej multnombraj, poste estas rumanoj, germanoj estas nun la plej malmultaj. Sed Mons. Jakubinyi havas duan diocezon: de 15 jaroj, li estas apostola administranto de armena diocezo, kun 800 fideluloj. La katedralo armena estas en urbeto Gerla. Armenoj alvenis en Rumanio en 1672. Ili nun estas hungarlingvaj sed konservis la liturgion en la armena. Nuntempe, romkatolika pastro, kiu studis la armenan kaj ricevis inductum biritualismi, t.e. rajton celebri en du ritoj, servas por ili. |
![]() Navo de la katedralo ![]() Post la meso, esperantistoj babilas antaŭ la pordo de la ĉefepiskopejo ![]() Mons. Jakubinyi konsilas al mi pri eldono de la Bibliaj tekstoj |
Ĉetable, la konversacio ruliĝis interalie pri la historio de Rumanio. Li rakontis kiel Ceaucescu vendis la Judojn al Israel kaj la Germanojn al Germanio. Sed neniu povis aĉeti la Hungarojn! Antaŭ la dua mondmilito, estis 1 miliono da judoj en Rumanio. Hodiaŭ ili estas apenaŭ 2 mil. Revene en la domo de la fratinoj, ni ĉiuj retroviĝas en la preĝejo por la rozario: rumane, germane, latine kaj france. Dum la vespermanĝo, ĉiuj pridemandas nin pri la renkonto kun ĉefepiskopo Jakubinyi. Pastro Medek estas la sola kiu jam sciis ke Esperanto estas lingvo. La aliaj ekinteresiĝas, sed li ne. Li ĉiam invitis nin preĝi franclingve: antaŭ kaj post la manĝo, por la rozario... Sed eĉ ne volas aŭdi nian proponon preĝi kaj kanti en nia dua lingvo... Post la manĝo, ni montras la fotojn de la renkonto de Pentekosto en Romo al la junaj fratinoj kaj kandidatinoj. |
![]() Esperantistoj ĉe la tablo de Mons. Jakubinyi Fotoj de Pentekosto 2006 en Romo |
|
Mirabella akompanis nin ĝis la stacidomo de Alba Iulia. Ŝi restis kun ni dum unu horo kaj duono, pro malfruo de la trajno el Bukareŝto. Post hezitado, mi donis al ŝi la lastajn rumanajn monerojn kiujn mi havis: mi hezitis ĉar ŝi vestis kiel apostolo, sen sako nek poŝo. Tiuj moneroj pezis al ŝiaj manoj pli ol al mia poŝo! Tamen, la Sinjoro estas bona kaj sendis al ni solvon. Baldaŭ okazis ke kriplulo estis elĵetita fare de kontrolisto el trajno haltinta ĉe la apuda linio. Post vagado en la stacidomo, li venis al ni almozpeti. Mirabella povis transdoni la monerojn. Mi proponis al li, "en la nomo de Jesuo Kristo", panon kaj bieron, pro kio li tre ĝojis: li ŝutis nin per ĉiaspecaj benoj. Estis preskaŭ noktomezo kiam ni finfine entrajniĝis. La stevardo devis veki la du personojn en la kvarlita kupolo. Malgraŭ ĉio, ni baldaŭ amikiĝis: Kostin kaj Nikoletta, paro de tutnovaj geedzoj el orienta Rumanio, vojaĝas 'miel-lune' al Vieno. Nu, ilia ege brila edzringo rivelis novedzecon. Ili akceptis interŝanĝi liton, por ke Elizabeth kuŝu sekure kun Anne en la malsupro. Ĉinokte, danke al la stevardo ni ne estis vekitaj de kontrolistoj, sed nur de doganistoj. Dankon! |
![]() Mirabella atendis kun ni la trajnon... ![]() Elizabeth paŝas en la stacidomo de Alba Iulia |
© Breviero.org, 2006-07. Ligoj: Katolika Esperanto-Movado (IKUE.org) Preĝado en Esperanto (Breviero.org)