Lundon, 24an de julio 2006a

Matene, ni povis babili iomete. Ambaŭ estas inĝenieroj pri telekomunikado. En Vieno loĝas kuzo de li. Ili demandis pri nia kialo esti en Rumanio. Tiam venis pluraj demandoj pri Esperanto kaj ni povis donaci karteton kun bazaj preĝoj.

En Győr, pro hasto, ni envenis la unueviditan hotelon, fronte al la elirejo de la stacidomo: malmultekosta, sed varmega ĉar en subtegmento. Dum 26-hora restado, ni duŝis almenaŭ kvar foje...

La hotelisto indikis bonan restoracion, Kristaly. Por helpi al ni, li prononcis ne nur laŭ la hungara: kriŝtalj, sed laŭ la 'universala': kristali. Tamen mi erarvojis kaj necesis demandi al laboristo, kiu travojis. La vortojn 'restoracio', 'restorant' li ne komprenis tamen, feliĉe, mi rememoris pri la hungara vorto: etterem kriŝtalj... Tiam li akompanis nin speciale, farante eĉ ĉirkaŭiron de li nebezonatan. Kiam li eksciis ke nia filino nomiĝas Elizabeth, li regalis nin per larĝa amikrideto kaj diris 'Szuper' !

Ni festenis per melongena kaviaro kun papriko kaj 'tarkonyos' kun frititaj terpomoj. Nu, post tio, estis siesto nepre bezonata.

Vespere ni ĝojis revidi promene jam konatajn lokojn: preĝejo de Karmelanoj, rivero Raba kun insulo, baziliko kun momumentoj pri vizito de papo Johano Paŭlo 2a... Ni trovis la sakristianon de la baziliko je 20h10: li estis ĝin ŝlosanta. Nu, kvankam eĉ la germanan li nek komprenis nek parolis, per fingroj li indikis ke meso estas je la 6a ĉe Karmelanoj kaj je la 7a, ĉi tie, en baziliko.

HPIM2435
En 'granda' restoracio de Győr


HPIM2475

Mardon, 25an de julio 2006a

Matene, Elizabeth vekiĝis ĝustatempe por ebligi familian partoprenon en Sankta Meso je la 7a. Estas festo hodiaŭ: sankta Apostolo Jakobo. Nu, ni malfruis apenaŭ 5 minutojn kaj la pastro jam legantis la psalmon!

Li survestis ruĝe, kiel taŭgas por festo de martiro. Eŭkaristion li preĝis al ĉefaltaro, dorson al la publiko. Estis nur deko da homoj. Partoprenis virino vestita civile sed kun karmela kruco: mi donis al ŝi la preĝon de beata Elizabeth en esperanto. Al junulo kiu staradis humile ĉe la pordo dum la tuta meso, mi donis la karteton kun bazaj preĝoj kaj informiloj pri IKUE.

Mi faris kelkajn fotojn de la interno kaj, post kvin minutoj, alia pastro ekcelebris meson ĉe la sama altaro.

HPIM2489
Meso en la baziliko de Győr

Revene, ni povis eniri la preĝejon de la Karmelanoj. Kaj viziti la ĉean domon, en kiu estas eta kapelo. Tiu karmelanejo ŝajnas esti la spiritala centro de la urbo: ĉirkaŭ tridek personoj partoprenis la meson je la 6a, plu restas dudeko, jen en la preĝejo, jen pekkonfesante, jen adorante en la kapeleto, jen en la eta librevendejo... Mi foris plurajn pentraĵojn kiuj figuras gravajn momentojn de la karmela spiritaleco: donaco de la skapulario al sankta Simono Stock, la mantelo de Maria ktp.

En eta ĉambro staris granda foto de Elizabeth de la Triunuo. Al maljuna karmelano mi provis donaci ŝian preĝon en Esperanto, sed li aŭ ne komprenis aŭ rifuzis. Mi provis ĉe pli juna frato. Ili proponis partopreni sankta meson, sed ni klarigis ke ni jam havis ĝin en la baziliko... Ambaŭ iom severmienis, precipe kompare al niaj ridetoj larĝaj kaj okuloj radiantaj nian ĝojon ĉeesti en Karmela hejmo.

Supraĵa rezonado estus ke ili estis hungaroj, ke ni trafis alian civilizacion kompare kun la slava entuziasmo en kiu ni banis dum du semajnoj, jen en Moravio, jen en Rumanio... Nu, la vera diferenco inter ili kaj ĉiuj aliaj, kiujn ni renkontis dum du semajna vojaĝo, devenis de la neebleco interparoli: ĉifoje, eĉ per mia povra germana mi ne sukcesis kompreniĝi. Cetere, ni estis elĉerpitaj: eble niaj ridetoj ne plu estis tiel naturaj kaj elkoraj kiel dum la unuaj tagoj de nia vojaĝo.

Ne gravas! La Sinjoro donacis al ni ke ni povis viziti la ejon, kaj foti por niaj karaj karmelaninoj en Metz.

Győr - Karmel
Kruco de la Karmelo
sur la pordo de la preĝejo



Pliaj fotoj de la Karmelo de Győr

Reveninte en la hotelo, ni ĝojis ekscii ke ni povas resti en la ĉambro ĝis tagmezo. Feliĉe, ĉar Elizabeth dormis ĝis 11H30! Post lasta duŝo, ni malsuprenliftis kun ĉiuj bagaĝo kaj parkis ilin en la akceptejo. Ni decidis denove manĝi en restoracio: nepra programero kiam oni vojaĝas en Hungario, ĉu ne?

Por atingi Bratislava-n, ni devis ŝanĝi trajnon en malgranda stacio de Aŭstrio. Sur la kajo patroladis juna soldato kun aŭtomata pafilo. Malgraŭ lia tipe Aŭstrikampara akĉento, ni sukcesis interkompreniĝi. Kaj Elizabeth tuj simpatiiĝis kun li. Sed li sciis nenion pri trajno al Bratislavo! Nervoza pro laceco, mi kuris jen kaj jen... Finfine alvenis nia trajno, tre ĝustatempa.

En Bratislava, mi antaŭdemandis la taksiiston pri prezo de veturo al la flughaveno. Lia propono certe estis tro multekosta kaj mi devus kontraŭproponi, sed pro laceco mi eraris en la konvertkalkulo kaj tro haste respondi: OK.

Kvankam la atendado en la flughaveno ŝajnis tro longa, estis kelkaj belaj momentoj, ekzemple kiam Anne servis vespermanĝon al Elizabeth en la skarpo. Nu, post tio, ŝi bone dormis dum la flugo.

En Hahn, ni atingis la hotelon preskaŭ noktomeze. Por la prezo de normala dulita ĉambro, ni ricevis familian apartamenton! Facile, do, ni trovis ilojn por konstrui al Elizabeth sian lastan portempan liton.

HPIM2530
Trajnatendo en la koridoro de la hotelo...



HPIM2532
Vespermanĝo en la
flughaveno de Bratislava

Merkredon, 26an de julio 2006a

Mi ne sukcesis vekiĝi pli malfrue ol la kutima 6h! Ĉu bedaŭrinde? Ne tro, ĉar tial ni sukcesis trafi la buson je 8h15 kaj atingi Luksemburgon je la 10h30. Kia senpeziĝo ekpensi ke, tie, atendos nin miaj gepatroj kun klimatizita veturilo: nu, kiel bone scias maratonanoj, la lastaj 195 metroj ĉiam estas la plej malfacilaj. Tiam, kiom bone estas ricevi subtenon!

Ni do reatingis nian hejmon antaŭ tagmezo, merkredon 26an de julio, festo de santka Anna. Dankon, Sinjoro, ke Vi gardis nin dum tiu bela vojaĝo.

HPIM2537
Matene, ni familie
preĝas Anĝeluson
antaŭ la preĝejeto de Hahn


Anne & Bruno Masala, kun Elisabeth, dankas vin ke vi partoprenis kun ni.
Ĝis baldaŭ, en alia vojaĝo.