Preĝo de Elizabeth de la Triunuo

21an de novembro 1904, festo de la prezento de Maria en la Templo,
tago de revoto en la Karmelo de Dijon

Franca TTTejo de Elisabeth de la Trinité

O mia Dio, Triunuo kiun mi adoras, helpu al mi forgesi min entute, por enhejmiĝi en Vi, senmova kaj paca, kvazaŭ mia animo estus jam en la eterneco! Nenio povu maltrankviligi mian pacon nek elirigi min el Vi, o mia Senŝanĝa, sed ĉiu minuto kunprenu min plu en la profundecon de Via Mistero!

Pacigu mian animon, faru ĝin Via ĉielo, Via amata hejmo kaj Via ripozejo. Neniam mi lasu Vin sola tie, sed mi estu tie entuta, tute vigla en mia fido, tute adoranta, tute fordonita al Via krea agado.

O amata Kristo mia, krucumita pro amo, mi volus esti edzino por Via Koro, mi volus kovri Vin per gloro, mi volus ami Vin... ĝis morti!

Sed mi sentas mian senpovecon kaj petas Vin, vestu min per Vi mem, identigu mian animon al ĉiuj movoj de Via Animo, submergu min, invadu min, anstataŭigu min per Vi, tiel ke mia vivo estu nur disradiado de Via Vivo. Envenu en min kiel Adoranto, kiel Riparanto kaj kiel Savanto.

O eterna Vorto, Parolo de mia Dio, mi volas pasigi mian vivon aŭskultante Vin, mi volas iĝi tute instruema por ĉion lerni de Vi. Tiel, tra ĉiuj noktoj, ĉiuj vakuoj, ĉiuj senpovecoj, mi volas ĉiam alrigardi Vin kaj resti sub Via granda lumo. O amata Astro mia, fascinu min por ke mi ne plu povu eliri el Via radiado.

O konsumanta Fajro, Spirito de amo, ekvenu en min, tiel ke en mia animo ekestu kvazaŭ enkarniĝo de la Vorto: por Li mi estu kroma homeco, en kiu li renovigas sian tutan Misteron.

Kaj Vi, o Patro, klinu Vin al Via povra eta kreitaĵo, kovru ŝin per Via ombro, nur vidu en ŝi la Amaton en kiu Vi metis ĉiujn Viajn komplezojn.

O miaj Tri, mia Tuto, mia Beateco, senfina Soleco, Vastego kie mi perdiĝas, mi fordonas min al Vi kvazaŭ predon. Enterigu Vin en min por ke mi enterigu min en Vin, atendante iri kontempli en Via lumo la abismon de Viaj grandecoj.

aŭskultu - (mp3 1,3 Mb)


Sankta Triunuo de Andrei Rublev


  Al Esperanto tradukis Bruno Masala (denaske franclingvano), reviziis Stefano Hawkes-Teeple sj (denaske anglalingvano).
  © Breviero.org 2005-2006