Sankta Maksimiliano Kolbe

14a aŭgusto

Tagnaŭo kun Maksimiliano Maria 6a-14a aŭgusto

Biografio

Maksimiliano naskiĝis en 1894 en Pollando kaj iĝis franciskano. Li infektiĝis per tuberkulozo kaj malgraŭ sia resaniĝo, li restis malsanema dum sia tuta vivo. Antaŭ sia pastriĝo li fondis Movadon de Senmakula, kiu estis dediĉita al Nia Sinjorino. Kiam li ricevis doktoriĝon en teologio, li disvastigis la Movadon pere de la gazeto titolita “La kavaliro de la Senmakula” kaj helpis formi komunumon de 800 homoj, la plej granda komunumo en la mondo.

Maksimiliano veturis en Japanion, kie li konstruis monaĥejon kaj poste li veturis en Hindion, kie li disvastigis la Movadon. En 1936 li revenis hejmen pro sia malbona sanstato. Post la naziisma invado en 1939 li estis enkarcerigita kaj por tempo liberigita. Sed en 1941 li estis denove arestita kaj sendita en la koncentrejon en Auschwitz/Oswiencim.

La 31-an de julio 1941 kiel venĝo pro la eskapo de unu prizonulo dek homoj estis elektitaj por morto. Patro Kolbe oferis sin anstataŭ juna edzo kaj patro. Post du semajnoj de malsato, soifado kaj neglekto li mortis kiel la lasta. Papo Johano Paŭlo la Dua deklaris lin sankta en 1982. Lia festotago estas la 14-an de aŭgusto.


Liturgio   Matena Laŭdo


MATENA LAŬDO


Invitenkonkudo (se estas la unua diservo en la tago)

Sinjoro, malfermu miajn lipojn;

R/ Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.


Gloro al la Patro kaj al la Filo *

kaj al la Sankta Spirito

Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *

kaj en eterno. Amen. Haleluja.


Invita Psalmo (Psa 95 - vd Adoru 720.2)

Antifono: La Sinjoron, la reĝon de la martiroj, venu, ni adoru Lin.


1 Venu, ni kantu al la Eternulo;

Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,

Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.


3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo

Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,

Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,

Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.


6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,

Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

7 Ĉar Li estas nia Dio,

Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,


8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,

Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

9 Kiam viaj patroj Min incitis,

Esploris kaj vidis Mian faron.


10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,

Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,

Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,

Ke ili ne venos en Mian ripozejon.


Gloro...


      AŬ


Malfermo (se vi jam preĝis)

Dio, atentu helpi min.

R/ Rapidu subteni min.


Gloro al la Patro kaj al la Filo *

kaj al la Sankta Spirito

Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *

kaj en eterno. Amen. Haleluja.



Himno (W 104 - propra por la festo de sankta Maksimiliano)

R/ Via vivo oferita sendivide

estu laŭdata,

homo kuraĝa,

Kavaliro de la Senmakula


Fidela al la promeso

de via junaĝo,

vi antaŭeniras, pura,

per la vojo dura,

kie vin esperas

Ŝi, la portantino de la lumo!


Fidelulo de l'silento,

kiun la sufero

tenas stara sen febliĝo,

piede de l' Kruco,

en via preĝo vi

gardas la Filon kaj la Patrinon


Fidela al la atesto

de ŝia mesaĝo,

vi diskonigas la Nomon

kiu leviĝas por

abunda rikolto,

vi, servanto de la Servantino


Fidela ĝis tenerigi

la propran animon,

vi mortas mil mortojn

donante korpon por korpo

en ofero

al tiu Amo kiu ĝin petas.


Psalmo 63 (Adoru 091.6)

Antifono: Via favoro estas pli bona ol vivo: miaj lipoj Vin gloras.


2 Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;

Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,

En lando seka, sensuka, kaj senakva.

3 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,

Vidi Vian forton kaj gloron.

4 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;

Miaj lipoj Vin gloras.


5 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,

Levadus miajn manojn pro Via nomo.

6 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,

Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

7 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,

En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

8 Ĉar Vi estis por mi helpo,

Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.


9 Mia animo algluiĝis al Vi;

Min subtenas Via dekstra mano.


Gloro...


Daniel 3, 57-88. 56 (vd ankau Adoru 091.9)

Antifono: Martiroj de la Sinjoro, benu la Sinjoron, por eterne.


57 Benu la Sinjoron, ho ĉiuj laboroj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

58 Benu la Sinjoron, vi, anĝeloj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

59 Benu la Sinjoron, ho ĉieloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


60 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj akvoj super la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

61 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj potencoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

62 Benu la Sinjoron, suno kaj luno: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

63 Benu la Sinjoron, vi, steloj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


64 Benu la Sinjoron, vi, pluvoj kaj roso: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

65 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj ventoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

66 Benu la Sinjoron, vi, fajro kaj varmo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

67 Benu la Sinjoron, vi, malvarmo kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


68 Benu la Sinjoron, vi, roso kaj neĝa blovado: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

69 Benu la Sinjoron, vi, malvarmego kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

70 Benu la Sinjoron, vi, prujno kaj neĝo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

71 Benu la Sinjoron, vi, noktoj kaj tagoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


72 Benu la Sinjoron, vi, lumo kaj mallumo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

73 Benu la Sinjoron, vi, fulmotondroj kaj nuboj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

74 Benu la Sinjoron la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


75 Benu la Sinjoron, vi, montoj kaj montetoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

76 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj plantoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


77 Benu la Sinjoron, vi, fontoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

78 Benu la Sinjoron, vi, maroj kaj riveroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


79 Benu la Sinjoron, vi, marmonstroj kaj ĉio, kio moviĝas en la akvoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

80 Benu la Sinjoron, vi, birdoj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

81 Benu la Sinjoron, vi, sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

82 Benu la Sinjoron, vi, idoj de la homoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


83 Benu la Sinjoron, vi, Izrael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

84 Benu la Sinjoron, vi, pastroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

85 Benu la Sinjoron, vi, sklavoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


86 Benu la Sinjoron, vi, spiritoj kaj animoj de la justuloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

87 Benu la Sinjoron, vi, kiuj estas sanktaj kaj korhumilaj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.

88 Benu la Sinjoron, vi, Ĥananja, Azarja kaj Miŝael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne.


Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sankta Spiriton: laŭdata kaj honorata por eterne.

56 Benata Vi estas en Via firmamento, laŭdata kaj honorata por eterne.


Psalmo 149

Antifono: La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio. (Apo 3, 12)


1 Kantu al la Eternulo novan kanton,

Lian gloron en la anaro de fideluloj.

2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto,

La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

3 Ili gloru Lian nomon en danco,

Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo;

Li ornamas humilulojn per savo.


5 La fideluloj ĝoju en honoro,

Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo,

Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,

7 Por fari venĝon super la popoloj,

Punkorektadon super la gentoj;

8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj

Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;

9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon.

Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj.


Gloro...


Legaĵo (2Kor 1-3)

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio. Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo.


Responsorio

R/ La Sinjoro estas mia forto kaj remparo:

Mia koro fidas Lin.

V. Mia karno refloris,

miaj kantoj dankopreĝas al Li

* Mia koro fidas Lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

R/ La Sinjoro...


Laŭdkanto de Zeĥarja (vd ankaŭ Adoru 091.16-18)

Antifono: Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto. Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. (Fip 1, 20b-21)


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *

ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,


kaj levis kornon de savo por ni *

en la domo de Sia servanto David,


kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *

de post la komenco de la mondo,


savadon el niaj malamikoj *

kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;


por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, /

kaj por memori Sian sanktan interligon; *

la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;


ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *

ni servu Lin sentime,


en sankteco kaj justeco antaŭ Li *

ĉiujn niajn tagojn.


Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, /

ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *

por pretigi Liajn vojojn,


por doni al Lia popolo scion de savo *

en la pardonado de iliaj pekoj,


pro la kompata koro de nia Dio, *

per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,


por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *

por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco.


Gloro...


Porpetoj

Kun la martiroj kiuj donis sian vivon por la Parolo de Dio, ni laŭdu nian Savanton, fidelan atestanton:

R/ Ni aklamas Vin, Sinjor' de gloro!


Per la martiroj, kiuj akceptis morti por atesti pri la fido,

- donu al ni la spiriton de libereco


Per la martiroj, kiuj verŝis sian sangon por konfesi Vian nomon,

- donacu al ni la forton de la fido


Per la martiroj, kiuj sekvis vin sur la Kalvaria vojo,

- fortigu nin en la elprovoj


Per la martiroj, kiuj lavis sian robon en la sango de la Ŝafido,

- igu nin venki la tentojn de la mondo.



Ni preĝu al la Patro, kiel Vi, Jesuo, mem instruis nin preĝi.

Patro nia...


Resuma preĝo

Dio, kiu metis en la koro de sankta Maksimiliano Kolbe ardan amon por la Senmakula Virgulino kaj sindonemon kiu kondukis lin oferi sian vivon por sia proksimulo, donu al ni, per lia intercesio, strebi por Via gloro servante la homojn imitante Vian Filon ĝis la morto.


Fino

Ni benu la Sinjoron.

R/ Al Dio estu danko.



ndlr

La 14an de aŭgusto, Konventaj Franciskanoj celebras kiel feston, t.e. kun propraj tekstoj kaj Gloro-himno dum la meso, kaj propraj tekstoj ankaŭ por la Horoj. Esperantistoj, dise en la mondo, verŝajne povas partopreni Sanktan Meson nur kiel memoran, t.e. kun la tagaj tekstoj sed kun himnoj, antifonoj, kaj resuma preĝo propraj.

Ĉi sube, por Matena Laŭdo, ni prenis la Komunaĵon de la Martiroj kun la himnoj, antifonoj kaj resuma preĝo propraj al la festo de sankta Maksimiliano.

Vespere la 14an de aŭgusto, oni preĝu la unuan vespron de la solena festo de Ĉielenpreno de Maria Virgulino

La biografio venas de www.catholic.org/saints. La foton ni trovis en la paĝo pri sankta Maksimiliano ĉe Vikipedio.

NOVA

- Paĝo pri Maksimiliano Kolbe en la TTTejo de IKUE
- Maksimiliano Kolbe, Sankta, artikolo en EK, 1982-10


Adoru estas entute legebla en TTT, ĉe http://fontoj.net, aŭ http://b-eichkorn.homepage.t-online.de/ADORUtuta.html

La parto pri Liturgio de l'Horoj estas ĉi tie.