Beata Elizabeth de la Triunuo

1880 - 1906

Liturgia festo : 8an de novembro

Franca TTTejo de Elisabeth de la Trinité

Dio en mi, kaj mi en Li...

Tiel esprimis Elisabeth Catez [katez], tute juna, unikan alvokon al vivo de intimeco kun Dio. Tiu intimeco, kiu grandiĝis kune kun ŝi, profunde karakterizas ŝian spiritalan vivon.

Ŝi naskiĝis la 18an de julio 1880a en la kampo de Avor apud Bourges, centra Francio. Frue, ŝi montriĝas arda, ekstreme sentema, facile incitiĝema. Ŝi ja sukcesas sin venki pro amo, kaj fariĝas junulino alloga pro sindonemo, plena da ĝojo kaj sinforgeso kaj samtempe radianta la Dion kiu hejmas en ŝia koro.

Ŝi eniras la Karmelon de Dijon la 2an de aŭgusto 1901a, kaj iĝas fratino Elizabeth de la Triunuo. ŝia vivo pli kaj plu enradikiĝas en la Triunuo kiu, jam ĉi-monde estas nia hejmo.

Fido arda kaj ĉiam vigla puŝas ŝin senĉese rekuniĝi kun "siaj Tri": Ke mia vivo estu daŭra preĝo; ke nenio povu distri min de Ci!

Plene elaŭdita, fidela al sia graco, tute fordonita al la Amo, ŝi konsumiĝas rapide.

Meze de grandaj suferoj, ŝi skribas al la edziniĝinta fratino: ĉiam kredu al la Amo. Se vi iam suferas, pensu ke vi estas ankoraŭ pli amata, kaj kantu ĉiam dankon.

Kelkajn tagojn poste, la 9an de novembro 1906, la eta Laŭdo de Gloro ekiras al la Lumo, al la Amo, al la Vivo.

La 25an de novembro 1984, Papo Johano-Paŭlo la 2a proklamis ŝin Beata en Sankta-Petro de Romo.

Ŝajnas al mi ke, en la ĉielo, mia misio estos altiri la animojn, helpante ilin eliri el si mem por aliĝi al Dio per movo tute simpla kaj tute ama, kaj gardi ilin en tiu granda ena silento kiu ebligas al Dio printi sin en ili, ilin transformi en SI.


Preĝo de Elizabeth de la Triunuo

Beata Elizabeth de la Triunuo, nov-votinta en 1901
Elizabeth de la Triunuo, nov-votinta en 1901


  © Breviero.org 2005-2006   Ligoj: Paĝo de la franca Karmelo pri Elizabeth